Monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vulkana Monto Paulik en Alasko

Monto estas granda areo elstara super la ĉirkaŭa zono kutime laŭ formo de pinto kaj kutime estas pli alta ol monteto. Montoj okupas vastan parton de tera surfaco, kiu altiĝas je kelkaj mil m super la marnivelo kaj karakterizas sin per la granda vario de alteco. Reliefo de montoj formiĝas rezulte de komplikaj deformadoj de la terkrusto, kaŭzitaj de tektonikaj movoj aŭ vulkanoj. Tiuj fortoj povas surloke levi la surfacon de la tero. Montoj erozias malrapide pro la agado de riveroj, veterkondiĉoj, kaj glaĉeroj. Kelkaj montoj estas izolaj montopintoj, sed plej estas en grandaj montaroj.

La monto konsistas el pinto, fundo kaj deklivoj. Montoj dispartiĝas je altaj, mezaltaj kaj malaltaj, sed ĉi tiu indikilo varias laŭ geografiaj longitudoj kaj klimato. Altaj montoj, pro la malnova aŭ nuna glaciiĝado, pro la intensa fizika sekigo, havas dentoformajn pintojn kaj nudajn abruptajn deklivojn, sed mezaj kaj malaltaj montoj havas rondoformajn pintojn.

Oni distingas montojn kun altmontaraj kaj mezaltmontaraj reliefo, flaŭro kaj faŭno. Kelkaj montoj estas tiom altaj, ke pro la malvarmo ĉe ĝiaj deklivoj nek plantoj kreskas, nek animaloj eltenas la malfacilan medion. Altaj altaĵoj ĉe montoj produktas pli malvarmajn klimatojn ol ĉe marnivelo. Tiuj pli malvarmaj klimatoj forte influas super la ekosistemojn de montoj: diferencaj altaĵoj havas diferencajn plantojn kaj animalojn. Pro la malpli gastigemaj tereno kaj klimato, montoj tendencas esti malpli uzataj por agrikulturo kaj pli por elfosado resursoj kaj distrado, kia montogrimpado.

Montaj ĉenoj kaj masivoj ligitaj unu kun alia, formigas montarajn regionojn (ekz. Kaŭkazo, Alpoj, Himalajo), kiuj etendiĝas en centoj kaj miloj da kilometroj. La plej alta monto sur la Tero estas la Monto EverestoĈomolungmo en Himalajo de Azio, kies pinto estas 8,850 m alta super marnivelo. La plej alta konata monto sur iu ajn planedo en la Sunsistemo estas la Olympus Mons sur Marso 21,171 m alta.

Difino[redakti | redakti fonton]

Ekzistas neniu universale akceptita difino de monto. Alteco, volumeno, reliefo, kruteco, interspacigo kaj kontinueco estis utiligitaj kiel kriterioj por difinado de monto.[1] En la Oksforda Anglalingva Vortaro monto estas difinita kiel "natura alteco de la tersurfaco altiĝanta tiamaniere subite de la ĉirkaŭa nivelo kaj ekhavante altecon kiu, relative al la apuda alteco, estas impona aŭ rimarkinda."[2]

Ĉu terformo estas nomita monto povas dependi de loka uzokutimo. La plej alta punkto en San-Francisko, estas nomita Monto Davidson, spite al ĝia alteco de 300 m (980 ft), kiu faras ĝin dudek futojn manke de la minimumo por monto per usonaj nomoj. Simile, Monto Scott ĉe Lawton, (Oklahomo) estas nur 251 m (823 ft) de ĝia bazo ĝis ĝia plej alta punkto. Dictionary of Physical Geography (Vortaro de Fizika geografio) de Whittow[3] deklaras "Kelkaj fakuloj konsideras elstaraĵojn super 600 m (2.000 ft) kiel montoj, dum tiuj sube estas referencataj kiel montetoj."

En Britio kaj la Irlanda Respubliko, monto estas kutime difinita kiel iu pinto almenaŭ 2,000 futojn (aŭ 610 metroj) alta,[4][5][6][7][8] dum la difino fare de la oficiala registaro de Unuiĝinta Reĝlando pri monto, por la celoj de aliro, estas pinto de 600 metroj aŭ pli alta.[9][10] Krome, kelkaj difinoj ankaŭ inkludas topografian elstarpostulon, tipe 100 aŭ 500 futojn (30 aŭ 152 m).[11] Por tempeto, Usono difinis monton kiel 1,000 futojn (300 m) aŭ pli alta. Ĉiu simila terformo sub la nivelo de tiu alteco estis konsiderita monteto. Tamen, nuntempe, la United States Geological Survey (USGS) finas ke tiuj esprimoj ne havas teknikajn difinojn en Usono.[12]

La difino de la Media Programo de UN pri "monta medio" inkludas ajnon da la jeno:[13]

  • Alteco de almenaŭ 2,500 m (8,200 ft);
  • Alteco de almenaŭ 1,500 m (4,900 ft), kun deklivo pli granda ol 2 gradoj;
  • Alteco de almenaŭ 1,000 m (3,300 ft), kun deklivo pli granda ol 5 gradoj;
  • Alteco de almenaŭ 300 m (980 ft), kun 300 m (980 ft) altecintervalo ene de 7 km (4.3 mejl.).

Utiligante tiujn difinojn, montoj kovras 33% de Eŭrazio, 19% de Sudameriko, 24% de Nordameriko, kaj 14% de Afriko. [14] Kiel tutaĵo, 24% de la termaso de la Tero estas montaj.[15]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Monto ĉe la Karbo Kantono (Utaho)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Alpa klimato.

Klimato sur montoj iĝas pli malvarma ĉe altaj altitudoj, pro la maniero kiel la suno varmigas la surfacon de la Tero.[16] La suno varmigas la grundon rekte, dum la forceja efiko funkcias kiel kovrilo, reflektante varmecon reen direkte al la Tero kiu alie estus perdita al spaco. La forceja efiko tiel retenas la aeron ĉe malaltaj altitudoj varma. Ĉe altaĵoj, ekzistas malpli forceja efiko, tiel ke la ĉirkaŭa temperaturo iras malsupren.[17]

La indico laŭ kiu la temperaturo falas pro alteco, nomita la temperatura gradiento, ne estas konstanta (ĝi povas variadi dum la tago aŭ laŭsezone kaj ankaŭ regione), sed tipa temperatura gradiento estas 5.5 °C je 1,000 m (3.57°F je 1,000 ft).Adiabatic Lapse Rate. Goldbook. arkivita el la originalo je 21 February 2007.</ref>[18] Tial, supreniri 100 metrojn sur monton estas proksimume ekvivalenta al moviĝi 80 kilometrojn (45 mejloj aŭ 0.75° el latitudo) direkte al la plej proksima poluso.[19] Tiu rilato estas nur proksimuma, aliflanke, ĉar lokaj faktoroj kiaj ekzemple proksimeco al oceanoj (kiel ekzemple la Arkta Oceano) povas draste modifi la klimaton.[20] Laŭ la alteco pliiĝas, la ĉefa formo de precipitaĵo iĝas neĝo kaj la vento pliiĝas.[21]

La efiko de la klimato super la ekologio ĉe alteco povas esti plejparte kaptita tra kombinaĵo de kvanto de precipitaĵo, kaj la biotemperaturo, kiel priskribite fare de Leslie Holdridge en 1947..[22] Biotemperaturo estas la averaĝa temperaturo, kie ĉiuj temperaturoj sub 0 °C (32 °F) estas konsideritaj kiel 0 °C. Kiam la temperaturo estas sub 0 °C, plantoj estas neaktivaj, tiel ke la preciza temperaturo estas negrava. La pintoj de montoj kun permanenta neĝo povas havi biotemperaturon sub 1.5 °C (34.7 °F).

8-milaj pintoj[redakti | redakti fonton]

EverestoĈomolungmo, nome la plej alta monto de la mondo, en 3D
Monto Alteco, m Monto Alteco, m
Everesto 8 848 Manaslu 8 156
K2 8 611 Nanga Parbat 8 126
Kangchenjunga 8 586 Anapurno 8 091
Lhotse 8 516 Gaŝerbrum 1 8 080
Makalu 8 462 Broad Peak 8 047
Ĉo Oju 8 201 Gaŝerbrum 2 8 035
Dhaulagiri 8 167 Shishapangma 8 013

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri montoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[23]:

  • Citaĵo
     Belaj rakontoj el trans la montoj. 
  • Citaĵo
     Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. 
  • Citaĵo
     Monto gravediĝis, muso naskiĝis. 

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerrard, 1990
  2. Gerrard, 1990
  3. (1984) Dictionary of Physical Geography. London: Penguin. ISBN 0-14-051094-X. 
  4. (2008) England, 3rd 2, Milnthorpe, Cumbria: Cicerone. ISBN 1-85284-037-4. 
  5. "Survey turns hill into a mountain, BBC. Kontrolita 3a Februaro 2013.
  6. A Mountain is a Mountain – isn't it?. Alirita 3 February 2013.
  7. mountain. dictionary.reference.com. Alirita 3 February 2013.
  8. Wilson, Peter (2001). "Listing the Irish hills and mountains", gazeto : Irish Geography, volumo : 34, numero : 1. COI:10.1080/00750770109555778 (PDF)
  9. What is a "Mountain"? Mynydd Graig Goch and all that.... Alirita 3a Februaro 2013.
  10. Pri tiu afero temas la komedia filmo The Englishman Who Went Up a Hill an Came Down a Mountain (La anglo kiu supreniris monteton kaj sobiris monton, 1995) ĉefrolulita de Hugh Grant.
  11. (2005) The Finest Peaks - Prominence and Other Mountain Measures. Trafford Publishing. ISBN 978-1412059954. 
  12. What is the difference between lake and pond; mountain and hill; or river and creek?. Alirita 11 February 2013.
  13. Blyth, 2002, p. 74
  14. Blyth, 2002, p. 14
  15. Panos (2002). High Stakes. Alirita 17a Februaro 2009.
  16. (2010) First Principles of Meteorology and Air Pollution. Springer. ISBN 978-9400701618. 
  17. (1998) The Atmosphere: An Introduction to Meteorology. Prentice Hall, 15–17, 30–35, 38–40. ISBN 0-13-742974-6. 
  18. (1961) Airplane Aerodynamics (3rd ed.). Pitman Publishing Co.. 
  19. Blyth, 2002, p 15
  20. Factors affecting climate. arkivita el la originalo je 16a Julio 2011.
  21. Blyth, 2002, p 15
  22. (1999) "The Holdridge Life Zones of the conterminous United States in relation to ecosystem mapping", gazeto : Journal of Biogeography, volumo : 26, numero : 5, paĝoj : 1025–1038. COI:10.1046/j.1365-2699.1999.00329.x
  23. Lernu

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blyth, S.; Groombridge, B.; Lysenko, I.; Miles, L.; Newton, A. (2002). "Mountain Watch". UNEP World Conservation Monitoring Centre, Cambridge, UK. Arkivita el la originalo la 26an de Februaro 2009. Konsultita la 17an de Februaro 2009. [1]
  • Fraknoi, A.; Morrison, D.; Wolff, S. (2004). Voyages to the Planets (3rd ed.). Belmont: Thomson Books/Cole. ISBN 9780534395674.
  • Gerrard, A.J. (1990). Mountain Environments: An Examination of the Physical Geography of Mountains. Cambridge, Mass: MIT Press. ISBN 978-0262071284.