Montoŝultro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la montoŝultro de la Axalp super la lago Brienzer, Berner Oberland, Svisio.
la supra ŝultro de la Bödele kun rigardo al la Konstanca lago.

Kiel montoŝultro estas nomata terenoformo en montaro, kiu havas bone videblan transiron de la kruddeklivo al pli ebena dekliva parto aŭ formas kontraŭan deklivon.

La formo de la deklivoj aŭ monto similas al tiu de homa ŝultro. Ĝi estas aŭ deklive paralela terenŝtupo, kiu longas centojn da metrojn aŭ povas montri sian ŝultroformon nur el la flanka rigardo.

La estiĝo de montoŝultro estas ofte la sekvo de malsimila erozio de la ŝtonaĵo; ekzemple pro diversaj ŝtonspecoj, strukturo aŭ dureco de la ŝtonaĵo. Ekzistas ankaŭ tektonikaj kaŭzoj (ekzemple faŭltoj) aŭ loka sedimentado ekzemple de morenoj.

Sur krudaj ŝultroj ofte estis konstruitaj burgojn. En mezaj altoj ekzistas multaj montaraj bienoj de montaraj agrikultivistoj, unuopaj domaretoj kaj alpopaŝtejoj. Malgranddimensiaj montoŝultroj taŭgas por starigi elsendomastojn kaj telferajn mastojn.

En altmontaro estas tie multaj montaraj kabanoj, ĉar la deklivo tie nur estas modesta. Samtempe la reliefo protektas la kabanon kontraŭ lavangoj, torentoj kaj kotlavangoj. Kroma avantaĝo de tie konstruita kabano estas, ke ĝi estas videbla de montgrimpisto de fore.