Monto Erebus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Erebus
vulkano
Elaviadila vido al Monto Erebus
Deveno de nomo: nomita laŭ nomo de unu el ŝipoj de Ross, kiu havis nomon laŭ Erebo
Kontinento Antarkto
Insulo Insulo Ross
Montaro Transantarkta Montaro
Situo Monto Erebus
 - alteco 3 794 m s. m.
 - koordinatoj 77° 53′ S 167° 17′ O / 77.883 °S, 167.283 °O / -77.883; 167.283 (mapo)
Geologia konsisto Fonolito, Traĥito, Bazanito
Tipo de vulkano Stratovulkano
Unua grimpo Edgeworth David
 - dato 1908
Lasta erupcio 2010
Aĝo de roko ĉ. 1 000 000 jaroj
Situo de Monto Erebus enkadre de Antarkto
Situo de Monto Erebus enkadre de Antarkto
Situo de Monto Erebus enkadre de Antarkto
Insulo Ross
Insulo Ross
Insulo Ross
Vikimedia Komunejo: Mount Erebus

Monto Erebus estas aktiva vulkano en Antarkto kaj la plej suda aktiva vulkano sur Tero. En la kratero de la gleĉerizita vulkana konuso troviĝas lafa lago.

Ĝi troviĝas sur Ross-Insulo kaj altiĝas ĝis 3794 metrojn super la marnivelo. La monto Erebus estis malkovrita en 1841 far brita esplorvojaĝulo Siro James Clark Ross, kiu nomumis ĝin post unu el siaj du ŝipoj.

La polusa esploristo Robert Falcon Scott pasigis dum ekspedicio de 1901 ĝis 1904 proksime al la monto, same kiel Ernest Henry Shackleton en la jaroj 1907 ĝis 1909. En marto de 1908 sukcesis unuafoje surgrimpi la monton. La grupon gvidis T.W.E. David. Tiel la proksimo de la monto estas la plej detale esplorita areo sur la Antarkto.

En 1979 akcidentis ĉe la pinto pasaĝera aviadilo el Nov-Zelando. La aviadilo faris rondflugon kaj mortis tie 257 homoj.

Ŝablono:LigoLeginda