Monto Hermono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monto Hermon)
Hermono
Hermono
montomontarmasivo • biblia loko
Alteco 2 814 m
Situo  Israelo /  Libano /  Sirio
Montaro Hermona montaro
Geografia situo 33° 24′ N, 35° 51′ O (mapo)33.435.85Koordinatoj: 33° 24′ N, 35° 51′ O (mapo) f4
Hermono (Libano)
Hermono (Libano)
DEC
Hermono
Hermono
Situo de Hermono
Map
Hermono
Rimarko plej alta monto de Israelo kaj Sirio
vdr

La monto Hermono (hebree הר חרמון, „Har Ĥermon“) estas monto de 2814 metroj da alteco en Okcidenta Azio, kiu situas en la lima zono inter la ŝtatoj Libano, Sirio kaj Israelo. En la araba lingvo la monto nomatas Ĝabal aŝ-Ŝajĥ (جبل الشيخ). La monto estas la centro kaj plej alta punkto de la Hermona montaro kaj laŭ internacia juro de Sirio, kvankam nuntempe ĝi fakte troviĝas sub israela kontrolo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Hermona montaro laŭ la siria-libana limo etendiĝas je 25 kilometroj en sudokcidenta-nordorienta direkto. Sude la montaro finiĝas en la Golanaj Altaĵoj aneksitaj fare de Israelo.

Pro sia alteco la monto Hermono ĉe sia okcidetna flanko kolektas signifa nkvanton da pluvo, kiu provizas akvon al pluraj riveraj fontoj. Ĉe la suda kaj okcidenta flanko interalie ekestas la tri fontoriveretoj de la rivero Jordano. La monto plejparte konsistas el kalkoŝtono, iom tamen ankaŭ el vulkana ŝtonaro.

la monto Hermono malantaŭ la kratera lago Birkat Ram
la monto dumvintre

Pro sia alteco de preskau 3000 metroj la monto kun siaj tri montopinto dominas la ĉirkaŭajn pejzaĝojn. En alteco de pli ol 1800 metroj la monto dum pluraj monatoj de la jaro estas kovrata per neĝo.

Mencioj de la monto en la biblio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la indikoj de la la libro Readmono, la kvina libro de Moseo, la monto dum bibliaj tempoj de la lokaj popoloj Sidonanoj nomatis Sirjon kaj de la Amuritoj Senir. La monto konsistigis la nordan limon de la Izraela reĝlando. Laŭ mencio de la 1-a libro de la Kroniko la plej norda izraela tribo loĝis "ĝis la monto Hermono" (5,23). En la priskribo de la per Izraelo konkeritaj regionoj la monto same plurfoje menciiĝas (Josuo 11,17; 12,1; 13,5). En la libro Juĝistoj krome troveblas mencio pri tio, ke sur la monto troviĝis kultejo pri la dio Baal de la kanaanidoj (3,3).

En la kristana Nova Testamento la monto nur ludas flankan rolon. Laŭ la evangelioj Jesuo gastis en la urbo Caesarea Philippi piede de la monto (Evangelio laŭ Marko 8,27 kaj sekvaj, kaj korespondaj lokoj en la aliaj evangelioj).

Nuna signifo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Sestaga milito de 1967 la sudokcidentaj deklivoj de la monto apartenis al Sirio. La 10-an de junio 1967 tiuj areoj kune kun la Golanaj Altaĵoj konkeriĝis fare de Israelo, kaj la 14-an de decembro 1981 oficiale aneksiĝis. Por la ŝtato Israelo, kies internacie agnoskata limo situas piede de la monto, la monto Hermono estas armee tre grava. Ĝi servas interalie kiel observejo de la israela sekreta servo Aman. Ankaŭ la civila utiligo de la monto gravas por Israelo. LA ŝtato prenas grandan parton de sia trinkakvo el la rivero Jordano kaj pro tio ŝatus ne perdi la kontrolon pri ties fontoj. La por la regiono nekutima riĉeco je akvo krome ebligas kompare riĉan vegetaĵaron kaj ebligas agrikulturon, ekzemple vinkultivadon.

La regulaj neĝofaloj dum vintroj krome ebligis konstruon de la sola israela skiada regiono flanke de la monto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]