Karmel (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monto Karmel estas marborda montaro en Israelo apud la Mediteranea Maro. Tie lokiĝas la urbo Ĥajfo kaj kelkaj pli malgrandaj urbetoj, kiel Neŝer kaj Tirat Karmel. Ĝia plej alta pinto havas altecon de 564 m s.m.

Historio

Laŭ la Biblio, sur Monto Karmel okazis mirakloj dum konkurso inter Baal kaj la izraelida dio, post kiu la profetoj de Baal estis mortigitaj laŭ la ordono de la profeto Elija.

Dum la 12-a jarcento sur Monto Karmel fondiĝis rom-katolika religia ordeno, la Karmelidoj. La ordeno kreskis esti unu el la plej grandaj katolikaj ordenoj en la mondo. Karmelidaj tradicioj sugestas, ke komunumo de judaj ermitoj loĝis sur Monto Karmel ekde la tempo de Elija, kvankam ankoraŭ ne ekzistas dokumenta aŭ arĥeologia pruvo tiurilate.

La maŭzoleo de la Báb kaj la Bahaa Kredo

La maŭzoleo de la Báb situas ĉe la marflanko de Monto Karmel meze de la bahaaj terasoj. Ankaŭ troviĝas tie aro da bahaaj administraj konstruaĵoj, kiu nomiĝas "la Arko". Tial Monto Karmel estas tre grava loko por bahaanoj.

Vidu ankaŭ

La Monto Karmel, spirita lumturo por la homaro tra la tempoj [1]