Monto Majono (vulkano)
El Vikipedio
La 2462 metrojn alta Monto Majono estas vulkano en Filipinoj, proksimume 300 km oriente de la ĉefurbo Manilo. Ĝi situas en la regiono Bicol je la sudorienta etendaĵo de la ĉefinsulo Luzono proksime al la urbo Legazpi City.
La Majono situas je la limo de la eŭrazia kontinentplato kun la filipina plato, sekve en tektonike ekstreme aktiva regiono. Pro ĝia preskaŭ perfekte formita konuso multaj nomas ĝin la plej bela vulkano de la mondo.
Vulkanologoj klasifikas la Majonon tavolvulkano. En la pasintaj 400 jaroj ĝi erupciis pli ol 50-foje kaj do estas la plej aktiva vulkano de la insulo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Filipinoj National Disaster Coordinating Council Ĝisdatigitaj informoj pri Monto Majono
- Terobserva paĝo de NASA
- Majestic Mt. Mayon - Cagsawa Ruin Park Bildoj de Jenny Exconde