Monto Pelée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La monto Pelée

La monto Pelée (france Mont Pelée, t.e. "kalva monto") estas aktiva vulkano en la norda parto de la franca transmara departemento Martiniko, insulo de la Antiloj en Karibio. Ĝi viciĝas inter la plej danĝeraj vulkanoj de la tuta mondo, kaj ĝi precipe famiĝis pro sia katastrofa erupcio en 1902, kiu detruis la urbon Saint-Pierre.

Ĝi altas 1397 metrojn.