Monto Rushmore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mountrushmore.jpg

La Nacia Memoraĵo de Monto Raŝmor (angle: Mount Rushmore National Memorial) estas granda skulptaĵo el granito apud Keystone, Suda Dakoto. Ĝi reprezentas la unuajn 150 jarojn de la historio de Usono kun 18m altaj skultpaĵoj de la kapoj de eksaj prezidantoj de Usono: George Washington (1732-1799), Thomas Jefferson (1743-1826), Theodore Roosevelt (1858-1919), kaj Abraham Lincoln (1809-1865). La tuta memoraĵo kovras 5,17 km², kaj estas 1.745m super marnivelo. Ĝi estas administrata de la Usona Servo pri Naciaj Parkoj, parto de la Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj. La memoraĵo logas proksime 2 milionojn da vizitantoj ĉiujare.

Ĝi situas je koordinatoj 43°52′44″N 103°27′35″U  /  43.87889°N, 103.45972°U / 43.87889; -103.45972 (Monto Rushmore)Koordinatoj: 43°52′44″N 103°27′35″U  /  43.87889°N, 103.45972°U / 43.87889; -103.45972 (Monto Rushmore).

Maketo de la monumento troviĝas en Legoland Billund.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]