Monto Sankta Mikaelo (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Sankta Mikaelo
civila paroĥo • Tajda insulo [+]

AkvejoNorda maro

Koordinatoj50° 7′ N, 5° 29′ U (mapo)50.116936-5.477967Koordinatoj: 50° 7′ N, 5° 29′ U (mapo)
- koordinatoj50° 7′ N, 5° 29′ U (mapo)50.116936-5.477967Koordinatoj: 50° 7′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Areo0,09 km² (9 ha) [+]
PoŝtkodoTR17 [+]

Monto Sankta Mikaelo (Anglio) (Anglio)
Monto Sankta Mikaelo (Anglio) (Anglio)
DEC
Map
Monto Sankta Mikaelo

Vikimedia Komunejo:  St Michael's Mount [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monto Sankta Mikaelo

Monto Sankta Mikaelo estas tajda insulo proksime al Penzance, Cornwall, Anglio.

Eble dum la prahistoria epoko ĝi estas haveno por stankomerco. Ekde la 8-a jarcento estis monaĥejo sur la insulo. Eduardo la Konfesanto donis ĝin al la monaĥejo de simila insulo de Francio, Monto Sankta Mikaelo (Francio). La monaĥejo fermiĝis kiam Henriko la 8-a aboliciis la monaĥejojn. Dum la mezepoko homoj pilgrimis al la insulo.

Dum la regado de Rikardo la 1-a, Henry Pomeroy kaptis la insulon por Johano, frato de Rikardo.

En 1473, dum la milito de rozoj, John de Vere (13-a grafo de Oksfordo), kiu estis lankastro, okupis la monton: 23 semajnojn li estis sieĝata tie de armeo de ses mil batalistoj.

En 1497 Perkin Warbeck mallonge okupis la insulon.

Dum la angla enlanda milito Kavaliro Arthur Basset, kiu subtenis Karlon la 1-an, tenis ĝin ĝis julio 1646, kiam parlamenta armeo kaptis ĝin.

La kastelo viziteblas. La kapelo havas tureton kiu servis por gvidi ŝipojn. Subtera fervojo datanta de 1900 portas provizaĵojn de la malgranda haveno al la kastelo.