Monto Sinajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Sinajo
monto
supermara alteco

2 287 m

Geografia situo 28° 32′ N, 33° 59′ O (mapo)28.538433.9752Koordinatoj: 28° 32′ N, 33° 59′ O (mapo) f4
Monto Sinajo (Egiptio)
Monto Sinajo (Egiptio)
DEC
Monto Sinajo
Monto Sinajo
Situo de Monto Sinajo
Map
Monto Sinajo
vdr
Sinaja duoninsulo, montranta lokigon de Jabal Musa
Vidaĵo el la montopinto de la Monto Sinajo

Monto SinajoMonto Sinaio (arabe طور سيناء, tur sinaa'i; hebree הר סיני, har sina'i), konata ankaŭ kiel Monto Horebo, Monto Musa, Gabal Musa (egiptiaraba), Jabal Musa (standarda araba signife "Monto de Moseo") de beduenoj, estas la nomoj de monto ĉe Urbo Sankta Katerino, en Sinajo en Egiptio. En araba la vortoj 'Jabal' kaj 'Toor' havas similajn signifojn, kaj Monto Sinajo estas menciita en la Korano en ties ĉapitro 'La Figo' (Surao at-Tin) kiel "Toor-i-Sineen"[1] Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine. Ĝi estas la beduena kaj kristana tradicia loko de la Biblia Monto Sinajo.[1]

Tiu monto situas sude de la Duoninsulo de Sinajo, nordoriente de Egiptio, en Azio, kaj estas la loko kie, laŭ la Biblio, Dio donacis al Moseo la Dekalogon. La Monto Sinajo estas 2285 m alta monto proksima al la Monto Sankta Katerino (2,629 m, la plej alta montopinto de la Sinajo. Ĝi estas ĉirkaŭata ĉiuflanke de pli altaj montopintoj de ties montoĉeno.

La Monaĥejo de Sankta Katerino en Urbo Sankta Katerino situas je la deklivo de la apuda monto Sankta Katerino je alto de ĉirkaŭ 1260 m.

La lokigon de la "biblia" Monto Sinajo en Jebel Musa faris du monaĥoj kiuj anoncis esti trovintaj la "brulantan rubuson" de Moseo, ĉirkaŭ la jaro 300 pK. Tiu rubuso situas, laŭ la tradicio, en la monaĥejo de Sankta Katerino. La kredo je tiu loko por la monto Sinajo daŭris 1700 jarojn kaj iĝis parto de la tradicio. La supozata biblia reala loko, tamen, ankoraŭ necertas.

La nomo Sinajo devenas de "dio Luno Sin", probable, same kiel la dezerto de Sin. La judismo asertas, ke tuj post la judoj ricevis la dekalogon en la monto Sinajo, tiuj estis malamataj de la resto de la homaro ĉar nur ili ricevis la dian komunikadon (situacio prezentata kiel vortoludo: Sinajo el Sin-ah, kio signifas "malamo"). La zono laŭ la Biblio estis atingita de la judoj la trian monaton de la Eliro. Tie ili kampadis ĉirkaŭ unu jaron.

La lastaj dudekdu ĉapitroj del Eliro, kun la tuta Levidoj kaj la Libro de Nombroj ĉap. 1-1, enhavas rakonton de la okazintaĵoj dum la restado en la monto Sinajo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph J. Hobbs, Mount Sinai (University of Texas Press) 1995.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]