Monto de la Sanktuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto de la Sanktuloj
sanktejoarkeologia loko [+]
Koordinatoj38° 44′ 0″ N, 1° 16′ 10″ U (mapo)38.733347222222-1.2693944444444Koordinatoj: 38° 44′ 0″ N, 1° 16′ 10″ U (mapo)

Monto de la Sanktuloj (Hispanio)
Monto de la Sanktuloj (Hispanio)
DEC
Monto de la Sanktuloj
Monto de la Sanktuloj

Map
Monto de la Sanktuloj
Vikimedia Komunejo:  Cerro de los Santos [+]
vdr
Granda Damo Oferente.

La Monto de la Sanktuloj, aŭ en hispana Cerro de los Santos, estas arkeologia kuŝejo kun restoj de iberoj situanta en la municipo Montealegre del Castillo, provinco Albaceto (Hispanio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Monto de la Sanktuloj estas situanta ĉe 38º 43' latitudo N kaj 1º 16' longitudo Or sude de la vilaĝo Montealegre del Castillo (Albaceto). Ties formaĵo estas de kalkoŝtono kaj sablo.

Oni trovis en la teritorio de Yecla homajn restaĵojn de la epokoj de la Paleolitiko tiaj kiaj ŝtonaj armiloj kaj aliaj, de la Neolitiko kaj Ĥalkolitiko, nome tumuloj kaj aliaj tombejoj. Poste, en la Bronzepoko, iberoj setlis en la zono, formante tribojn, kiaj tiuj de la kontestanoj kiuj okupis la teritoriojn de la nunaj provincoj Albaceto, Valencio, Murcio kaj Alikanto. La kontestanoj havis komercajn kontaktojn kun aliaj popoloj kiaj la fenicoj, egiptanoj, grekoj kaj asirianoj. En tiu epoko stariĝis templo de iberoj sur la Monto de la Sanktuloj kiel loko por pilgrimado kaj spirita centro.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Monto de la Sanktuloj en 1898, foto de Pierre Paris.

La nomo de Monto de la Sanktuloj devenas el la 14a jarcento sed nur meze de 1830 oni senarbarigis la zonon kaj ekaperis la unuaj trovitaĵoj. La unua oficiala informo pri trovoj datas el 28-a de junio de 1860, nome tiu de Juan de Dios Aguado y Alarcón. Tiuepoke Vicente Juan y Amat realigis la unuajn elfosaĵojn kaj vendis la trovitaĵojn post modifoj kaj falsigoj de ili al la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio.

Poste oni elfosis la templon kaj oni malkovris la plej gravan pecon de la trovitaĵoj: nome la Granda Damo Oferente. Ekde tiam okazis kelkaj pliaj elfosaĵoj. En 1929 oni starigis obeliskon kiu markas la zonon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La villa de de Montealegre y su Cerro de los Santos. Julián Zuazo y Palacios, 1915.
  • de la Rada y Leandro Prieto Delgado, Juan de Dios (1875). Antigüedades del Cerro de los Santos. Editorial Maxtor.España. ISBN 84-9761-106-3 (Faksimilo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]