Montofitiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montofitiso
Montofitiso
Montofitiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. bonelli'
Phylloscopus bonelli
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montfitiso, MontofitisoOkcidenta montofitiso, Phylloscopus bonelli, estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estis iam konsiderata kiel okcidenta subspecio de pli ampleksa specio "Montofitiso", sed kiel rezulto de moderna taksonomia pristudo, tiu palearktisa specio estas nuntempe kutime konsiderata kiel du specioj (Sangster et al. 2002, Parkin 2003):

La reproduktaj teritorioj de ambaŭ specioj ne koincidas; dum ties aspektoj kaj kantoj estas tre similaj, sed la alvokoj estas tute diferencaj (vidu sube). Ili montras ankaŭ markatan diferencon en sekvencoj de DNA (Helbig et al. 1995).

Tiu specio estas migranta, kaj vintras en subsahara Afriko. Ĝi estas rara vaganto en Norda Eŭropo.

La Montofitiso estas malgranda paserina birdo, troviĝanta en arbaroj. La ino demetas 4-6 ovojn en nesto surgrunda. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ la Montofitiso estas insektovora.

Ĝi estas malgranda silvieca birdo. Plenkreskulo havas senmarkan grizverdecan dorson, helverdecan pugon, malhelverdecajn flugilojn kaj blankecajn subajn partojn. La beko estas malgranda kaj pinteca kaj la kruroj brunaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviecaj birdoj.

La Montofitiso havas pli brunan nuancon en la supraj partoj ol la Orienta montofitiso; tiu lasta foje havas verdecan nuancon anstataŭe. La kanto estas monotona trilado, nur iome diferenca el tiu de la Orienta montofitiso, kaj ankaŭ estas iom simila al tiu de la Arbarfiloskopo. La alvoko de la Montofitiso estas dusilaba hu-it, diferenca el tiu de la Orienta montofitiso, kiu estas tute diferenca akra ĉap, simila al tiu de Krucbekulo aŭ de Dompasero.(Helb et al. 1982)

La latina scienca nomo de tiu birdo devenas el la italia ornitologo Franco Andrea Bonelli.

Referencoj

  • Helb, H.-W.; Bergmann, H.-H. & Martens, J. (1982): Acoustic differences between populations of western and eastern Bonelli's Warblers (Phylloscopus bonelli, Sylviidae). Cellular and Molecular Life Sciences 38(3): 356–357. (HTML resumo)
  • Helbig, A. J.; Seibold, I.; Martens, J. & Wink, M. (1995): Genetic differentiation and phylogenetic relationships of Bonelli's Warbler Phylloscopus bonelli and Green Warbler P. nitidus. Journal of Avian Biology 26: 139–153.
  • Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. Bird Study 50(3): 223–242. HTML abstract
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj