Montoj Apuseni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo

Munţii Apuseni [munci apusenj] (Okcidentaj Montoj), hungare: Nyugati Szigethegység [njugati sigethedjŝeg] estas montregiono en la okcidenta parto de Rumanio inter la valoj de la riveroj Mureş sude kaj Barcău norde. Ĝia centra maso estas Munţii Bihor, el kiu simile al la fingroj de mano disbranĉiĝas pli malaltaj montĉenoj: Vlădeasa, Munţii Gilău, Munţii Trascău, Munţii Metaliferi, Munţii Zărand, Munţii Codru-Moma, Munţii Pădurea Craiului, Munţii Plopiş kaj Munţii Meseş.