Montoj Taita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Kasigau

La Montoj Taita estas montoĉeno de sudokcidenta Kenjo en la Distrikto Taita-Taveta. La montoj konsistas el tri montaroj nome Dabida, Sagalla en la suda flanko de la urbo Voi kaj Kasigau en la sudo ĉe la limo de Tanzanio. Ili havas altitudon de ĝis 2.208 m super marnivelo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu montoj famas pro siaj humidaj arbaroj kun unikaj faŭno kaj flaŭro. Pli da 20 endemiaj specioj de afrikaj violoj de la genro Saintpaulia (ekz. Saintpaulia teitensis) loĝas nur en tiu regiono kaj konataj endemiaj birdospecioj estas la Kenja turdo (Turdus helleri) kaj la Taita apalizo (Apalis fascigularis). La Taita falko (Falco fasciinucha) kaj la Grizdorsa kapuĉolanio (Lanius dorsalis) estis unuafoje malkovritaj je tiuj montoj, sed loĝas ankaŭ ie plie. Ankaŭ genro de amfibioj nome Boulengerula loĝas nur en la Montoj Taita, ekzemple la Sagala vermo (Boulengerula niedeni) estas draste endanĝerita vermeca amfibio kiu loĝas ankaŭ en la Montoj Taita.

La indiĝenoj de Taita loĝas en la bordoj de la arbaroj kaj kultivas la grundon kiu estas tre produkta. La regiono suferis pro lignoproduktado en pasinteco kaj la restanta indiĝena praarbaro estas nune parto de natura rezervejo.

Eksteraj ligoij[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 3° 25′ S 38° 20′ O / 3.417 °S, 38.333 °O / -3.417; 38.333 (mapo)