Montoj de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teide, kun 3.718 m estas la plej alta pinto de Hispanio kaj la tria plaj granda vulkano de la mondo el bazo.
Mulhacén, kun 3.479 m estas la plej alta pinto de la Iberia Duoninsulo.
Aneto, kun 3.404 m estas la plej alta pinto de Pireneoj.
Pinto Veleta, kun 3.398 m estas la dua plej alta pinto de la Betika Montoĉenaro.
Pinto Posets, kun 3.375 m estas estas la dua plej alta pinto de Pireneoj.

La montoĉenoj de Hispanio estas multnombraj kaj okupas preskaŭ duonon de la nacia teritorio. La Pireneoj (en la nordorienta limo de la lando) kaj la Betika Sistemo (sudoriente) estas la plej altaj montoĉenoj kaj situas for de la Hispana Centra Altebenaĵo. Ĉirkaŭ tiu estas la Kantabria Montoĉeno norde, la Iberia Sistemo oriente, kaj Sierra Morena sude. Ene de la Centra Altebenaĵo estas la Centra Sistemo kaj la Montoj de Toledo. Elstaras ankaŭ la insula montoreliefo de la Kanarioj, kiu formas veran komplekson montaran de vulkana deveno kiu eliris el la oceanaj profundoj. Tiusence menciindas la insulo de Tenerife, kie troviĝas kelkaj montoj trimilmetraj.

La hispana reliefo karakteriziĝas pro ĝia alteco, kun meza alteco je 660 metroj, kaj montara se oni komparas ĝin kun la cetero de la landoj de Eŭropo, escepte de Svislando, Aŭstrio kaj la ŝtatetoj Andoro kaj Liĥtenŝtejno, kiel mezuma alteco estas multe pli alta. En la duoninsula Hispanio, la reliefo artikulaciiĝas ĉirkaŭ la granda Hispana Centra Altebenaĵo kiu okupas la plejparton de la centro de la Iberia duoninsulo kaj ĝi havas mezuman altecon je 660 metroj. Ekster la altebenaĵo, troviĝas la basprema zono de la rivero Guadalquivir, situanta en la sudokcidento de la duoninsulo, kaj la de la rivero Ebro, en la nordoriento de la sama. La ĉefaj montaraj sistemoj estas: Pireneoj, Iberia Sistemo, Kantabra Montaro, Hispana Centra Sistemo kaj Betika Montaro.

Plej altaj pintoj
Pinto Provinco Alteco (msnm)
Teide Santa Cruz de Tenerife 3718
Mulhacén Granado 3478
Aneto Huesko 3404
Veleta Granado 3392
Pinto de Llardana Huesko 3375
Alkazabo Granado 3366
Monto Perdido Huesko 3355
Pinto Marboré Huesko 3328
Pinto Perdiguero Huesko 3321
Pinto de la Maladeta Huesko 3309
Fuente: Ĝenerala Direktorio de la Nacia Geografia Instituto de Hispanio