Montoj de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo ekde montopasejo Los Santos suden

La Montes de ToledoMontoj de Toledo estas montaro de la Iberia Duoninsulo, kiuj separas la basenon de la rivero Taĵo disde tiu de la Gvadiano. Ĝi longas maksimume de oriente okcidenten ĉirkaŭ 350 km kaj larĝas maksimume ĉirkaŭ 100 km en la ĉirkaŭaĵoj de Sonseca kaj Puertollano. La mezaveraĝa larĝo estas de ĉirkaŭ 50 km. La plej alta pinto estas okcidente en la Sierra de Guadalupe, kie la monto de La Villuerca (provinco de Cáceres) atingas alton de 1.603 m. La montaro estas la norda limo de La Mancha en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la centrokcidenta parto de Ekstremaduro.

El la Montoj de Toledo eliras riveroj kiel la rivero Algodor (95 km longa kaj 1250 km² de baseno), la rivero Almonte (alfluantoj de la rivero Taĵo maldekstre) kaj la rivero Amarguillo (alfluanto de Gvadiano dekstre). Ĝi inkludas la protektitan naturejon de la Nacia Parko Cabañeros. La Montoj de Toledo nomigas distrikton de la provinco de Toledo kaj alian distrikton de la provinco de Ciudad Real, kiuj estas najbaraj.

Sektoroj de la Montoj de Toledo[redakti | redakti fonton]

La jenaj zonoj aŭ sektoroj:

Montoj de Toledo propre: montaroj de la provincoj de Toledo kaj Ciudad Real en la sudokcidento de la unua kaj nordokcidenta de la dua. Ili formas la orientan kaj centran kernon de la montaro. Estas pintoj kiel Rocigalgo (1447 m), Corral de Cantos (1421 m), Peñafiel (1419 m) aŭ Amor (1379 m), en la sierras de Los Yébenes, San Pablo, de La Jara, Macizos de Montalbán, Macizos de Rocilargo kaj aliaj.

Okcidente estas la Sierras Centrales Extremeñas (Centrekstremaduraj montaroj):

Sierra de Altamira: situa en la norda limo inter Ekstremaduro kaj Kastilio-Manĉo. La pintoj plej altaj estas Riscos Altos (1324 m) kaj Risco de las Moras (1279 m). La rivero Guadarranque separas tiun montaron el tiu de Guadalupe. La montopasejo de San Vicente (805 m) estas komunikejo inter la provincoj de Toledo kaj Cáceres en tiu montaro.

Sierra de Guadalupe: pli okcidente. Situa oriente de la provinco de Cáceres en kies centra kerno, konata kiel Sierra de las Villuercas (nomon kiu ofte ricevas la tuta montaro), estas la pinto de La Villuerca kiu pro siaj 1603 m estas la tegmento de la montaro. Aliaj pintoj estas Cervales (1441 m), Carbonero (1428 m), Ballesteros (1342 m), Sobacorbas (1320 m) aŭ Risco Redondo (1287 m). Tie naskiĝas la riveroj AlmonteIbor kiuj iras al la Taĵo, kaj la rivero Ruecas kaj la Guadalupejo kiuj iras al Gvadiano.

Sierra de Montánchez: estas la montoj de la centrosudo de la provinco de Cáceres kies plej alta pinto estas la samnoma kun 995 msmn en kies deklivo troviĝas la fama vilaĝo Montánchez. Aliaj pintoj estas: Cancho Blanco (955 m) kaj Alijares (786 m). Tie naskiĝas riveroj kiel Salor (alfluanto de la Taĵo maldekstre), Tamuja (alfluanto de la rivero Almonte) kaj Aljucén (alfluanto de la Gvadiano maldekstre).

Sierra de San Pedro: situa en la limo inter la provinco de Cáceres kaj la provinco de Badajoz okcidente kie malsupreniras la alteco de la Montoj de Toledo okcidenten (jam inter 300 kaj 700 m). Ĝi posedas grandan ekologian valoron kile montro de la mediteraneaj flaŭro kaj faŭno. La plej altaj pintoj estas: Torrico de San Pedro (702 m), Atalaya (624 m), Chorlo (624 m), Morrón del Cotarro (615 m), Manzano (610 m). Tie naskiĝas la riveroj Zapatón (alfluanto de la rivero Gévora), kaj Rivera de Aurela (kiu iras al Taĵo).

Serra de San Mamed: troviĝas ĉe Ekstremaduro, en la regiono Alto Alentejo (distrikto de Portalegre) Portugalio, kie estas Natura parko. La plej alta pinto estas São Mamede) kun 1025 m, kun averaĝaj altaĵoj ĉirkaŭ 800 msmn. Tie naskiĝas la rivero Sever (alfluanto de la Taĵo) kaj la rivero Gévora (alfluanto de la Gvadiano). Ambaŭ formas parton de la landlimo inter Hispanio kaj Portugalio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]