Montoparuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Montoparuo
Montoparuo
Montoparuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. gambeli
Poecile gambeli
(Ridgway, 1886)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Montoparuo (Poecile gambeli) estas eta paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ofte ĝi estas ankoraŭ lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile taŭgas pri la rilatoj inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union konsideras Poecile kiel distinga genro de longete.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj havas nigran kronon al kiu kuniĝas malantaŭe larĝaj nigraj postokulaj strioj super distingaj blankaj brovostrioj; ĉio larĝiĝas al la nigra nuko. Ĝia malhela dorso kaj flankoj estas grizaj kaj ĝi havas pli palajn grizajn subajn partojn; ĝi havas mallongan nigran bekon, nigrecajn gambojn kaj nigrajn mentonon kaj gorĝon, simile al la Funebra paruo. La tipa plenkreskula enverguro estas 19 cm, kaj la tuta longo estas 14 cm.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas disvastigata en montaraj regionoj de okcidenta Usono, kie ĝia teritorio etendas el suda Jukono al Kalifornio kaj okcidenta Teksaso. Kvankam ĉefe nemigrantaj, aŭtune kaj vintre ili povas etendi sian teritorion al malaltaj teroj tipe loĝataj de la simila Nigrakrona paruo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas monogame, produktante 1 al 2 ovodemetadojn ĉiujare. La ino kovas dum 14 tagoj. La junuloj restas en nesto dum 21 tagoj dum ambaŭ gepatroj manĝigas ilin.

La ĉefa dieto estas insektoj dum somero kaj reprodukta sezono; ili manĝas ankaŭ semojn de koniferoj kaj de aliaj plantoj la tutan jaron. Ili pendiĝas el la subaj flankoj de branĉoj kaj de trunkoj, serĉe de manĝo en arboŝelo aŭ rompante semojn per martelado fare per siaj bekoj.

Iliaj alvokoj estas gorĝeca ĉik-adi-di-di, kaj la kanto estas 3- aŭ 4-nota descende fajfe fi-bi-bejfi-bi-fi-bi. Ili flugas laŭ paroj aŭ etaj grupoj, kaj povas kuinĝi en multaspecia manĝantaro post la reprodukta sezono.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La specifa nomo honoras la naturaliston William Gambel.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alsop, Fred J., III (2001): Smithsonian Birds of North America, Western Region. DK Publishing, Inc., New York City. ISBN 0-7894-7157-4
  • Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]