Montpasejo Granda Sankta Bernardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Hospico sur la Granda Sankta Bernardo, ĉe la malnova vojo
montpasejo • border crossing
Alteco 2469 m
Geografia situo, (CH) 45° 52′ N, 7° 10′ O; 579288 / 79855 (mapo)45.877.1719444444444Koordinatoj: 45° 52′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579288 / 79855 (mapo)
Montpasejo Granda Sankta Bernardo (Kantono Valezo)
Montpasejo Granda Sankta Bernardo (Kantono Valezo)
DEC
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Situo de Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Montpasejo Granda Sankta Bernardo (Svislando)
Montpasejo Granda Sankta Bernardo (Svislando)
DEC
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Situo de Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Map
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Lando Svislando kaj Italio
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Rodano kaj Dora BalteaPado
Ligas Martigny VS kaj Aosta
Infrastrukturo Pasejvojo konstruita 1905
vdr

La montpasejo Granda Sankta Bernardo (franclingve Col du Grand-Saint-Bernard, italalingve Colle del Gran San Bernardo) estas la plej malnova pasejo tra la okcidentaj Alpoj. Ĝi situas sur la teritorioj de Svislando kaj Italio. Oni uzis ĝin depost la Bronzepoko : restas hodiaŭ ruinoj de romia vojo, sed ankaŭ spuroj de la migro de la napoleona armeo al Italio en 1800.

Ĉe la pasejo troviĝas hospico kiel sekura domo por vojaĝantoj, fondita en 1049 kaj nomita laŭ Sankta Bernardo de Menthon. Ĝi poste fariĝis tre fama pro siaj San-Bernardaj hundoj. La hospico ankoraŭ funkcias hodiaŭ kaj disponas du konstruaĵojn, kiuj datiĝas de 1560 kaj de 1898. La papo Pio la 11-a konfirmis en 1923, ke Bernardo estas la sankta patrono de la Alpoj.

La pasejo estas nordorienta-sudokcidenta akso en la Peninaj Alpoj, ankaŭ nomataj Valezaj Alpoj, kaj estas maksimume 2469 metrojn alta. El norda Svislando, la vojo sekvas la valon de la rivero Dranse, super la urbo Martigny, ĝis la sovaĝa kaj dezerta valo de Dranse d'Entremont. Sub la pasejo situas malgranda lago.

Granda Sankt-Bernard-Tunelo[redakti | redakti fonton]

En 1964, estis malfermita la svisa-itala aŭtoŝosetunelo (longo 5 798 m), kiu trapasas la alpan ĉenon sub la montpasejo Granda Sankta Bernardo, kaj ligas, inter Martigny kaj Aosto, la komunumon Bourg-Saint-Pierre (alto 1 918 m) en kantono Valezo (Svislando) al la komunumo Saint-Rhémy-en-Bosses (alto 1 875 m) en Aosta Valo (Italio).