Montpasejo de la Verda Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Montpasejo de la Verda Kruco. Unuavide, la ŝoseo M-505.

La Montpasejo de la Verda Kruco (hispane Puerto de la Cruz Verde) estas montpasejo de la Gvadarama Montaro (Centra Sistemo), situanta je 1.256 m alte, inter la municipoj San Lorenzo de El Escorial kaj Robledo de Chavela (Madrida Regiono, Hispanio). Ĝi estas ĉirkaŭata de la altaĵoj Las Machotas (1.466 m), kiuj etendiĝas en la orienta flanko kaj la monto San Benito (1.626 m), okcidente.