Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente – monumenta skulptaĵo de Maksymilian Biskupski malkovrita la 17-an de decembro 1995 en Varsovio. Ĝi troviĝas vojkruciĝe de la stratoj Muranowska kaj generalo Władysław Anders.

Ĝi prezentas aron da krucoj sur la fervoja vagono sen flankmuroj, starigita sur relvojo, kies ĉiu relŝtipo montras nomon de loko konata de ekzekutejoj de la pola nacio en Sovetunio. Ĝi estis konstruita omaĝe al poloj mortfalintaj kaj murditaj en la orienta parto de Sovetunio, precipe do al forveturigitoj al gulagoj de Siberio kaj al la viktimoj de katina murdo. Pri la monumento aparte zorgas membroj de Federacio de Katinaj Familioj kaj veteranaj organizoj.

En 1999 preĝis ĉi tie papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia 7-a pilgrimado al Pollando. Apud la monumento en 2006 dum pilgrimo al Pollando trapasis papveturigile ankaŭ papo Benedikto la 16-a.