Monumento al la granda incendio de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La monumento

La monumento al la granda incendio de Londono (anglalingve Monument to the Great Fire of London), plejofte nomita The Monument de la londonanoj, estas 61-metrojn alta ŝtonkolono lokita en la City de Londono, proksime al la norda fino de la ponto de Londono. Ĝi situas je la vockruciĝo inter Monument Street kaj Fish Street, nur 61 metrojn el la loko, kie ekis la granda incendio de Londono en 1666.

La monumento estis desegnita de Christopher Wren kaj Robert Hooke. Eblas atingi la pinton per mallarĝa ŝtuparo da 311 ŝtupoj. Kradaĵo estis aldonita meze de la 19-a jarcento por preventi sinmortigojn (ses homoj ĵetis sin el la turo inter 1788 kaj 1842).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]