Monumento de Libereco (Rigo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento de Libereco
latve: Brīvības Piemineklis
monumento
Riga freiheit.jpg
Monumento de Libereco
Oficiala nomo: Brīvības Piemineklis
Lando Flago de Latvio  Latvio
Regiono Riga
Urbo Riga
Konstruaĵo Monumento
Situo Monumento de Libereco
 - koordinatoj 56°57′05″N 24°06′47″E  /  56.95139°N, 24.11306°O / 56.95139; 24.11306 (Monumento de Libereco (Rigo))
Aŭtoro Kārlis Zāle
Estiĝo 18-a de novembro 1935
Por publiko publike alirebla
Situo enkadre de Latvio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Latvio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Freedom monument (Riga)

La Monumento de Libereco (latve Brīvības Piemineklis) estas memormonumento lokita en Rigo, la ĉefurbo de Latvio. Ĝi omaĝas la militistojn, kiuj forpasis okaze de la latva milito de sendependeco (1918-1920). La monumenton oni kutime rigardas kiel gravan simbolon de la libereco, sendependeco kaj suvereneco de la Latva Respubliko. Inaŭgurita la 18-an de novembro 1935, tiu 42 metrojn alta monumento konsistas el granito, travertino kaj kupro. Ĝi estas ofte uzata kiel oportuna kunvenigpunkto por publikaj okazaĵoj kaj oficialaj ceremonioj, kaj ĝia statuo baldaŭ ornamos la estontan latvan 2-eŭran moneron.

La skulptaĵoj kaj bareliefoj de la Monumento de Libereco, dispartigitaj laŭ dektri grupoj, bildigas la kulturon kaj la historion de Latvio. La kerno de la monumento konsistas el kvarangulaj brikoj, kiuj altamasiĝas direkte al la pinto kaj progrese mallarĝiĝas. Centre staras travertina kolono kun pinte de ĝi la kupra statuo de Libereco, kiu fiere levas kaj elmontras tri origitajn steletojn. La ideo konstrui tian monumenton unue aperis komence de la 1920-aj jaroj, kiam la ĉefministro de Latvio Zigfrīds Anna Meierovics ordonis, ke oni ellaboru regularon por konkurso rilate al la desegnado de "memorkolono". Post pluraj konkuradoj, la monumento estis finfine konstruita komence de la 1930-aj jaroj laŭ la projekto "Brilu kiel stelo!" de la latva skulptisto Kārlis Zāle. La konstruado estis entute financita de privataj donacoj.

Dum la Dua mondmilito, Latvio estis aneksita de Sovetunio: la rusoj unue konsideris detrui la Monumenton de Libereco, sed poste rezignis la ideon. Oni kelkfoje atribuas la savon de la konstruaĵo al la soveta skulptisto Vera Muĥina, eble ĉar ŝi tre altestimis ĝin laŭ arta vidpunkto. La sovetoj uzadis propagandon por falsi la simbolan signifon de la monumento, kaj por igi ĝin pli konforman al soveta ideologio. Ĝi tamen restis por la latva popolo simbolo de nacia sendependeco: la 14-an de junio 1987 kunveniĝis tien proksimume kvin mil homoj por memorfesti la viktimojn de Sovetunio kaj ĉirkaŭmeti florojn. Tiu kunveniĝo signis la komencon de nacia movado por sendependiĝo, kaj nur tri jarojn poste sendependiĝis Latvio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Skemo de la Monumento de Libereco (vidita supre): 1 - Libereco, 2 - Latvio, 3 - Lāčplēsis, 4 - Katenrompantoj, 5 - Vaidelotis, 6 - Por Patrujo kaj Libereco, 7 - 1905, 8 - La Batalo kontraŭ la Bermontianoj sur la Fera Ponto, 9 - Gardistoj de la Patrujo, 10 - Laboro, 11 - Scienculoj, 12 - Familio, 13 - Latvaj fusilistoj, 14 - Latvoj: la Kantistoj

La skulptaĵoj kaj bareliefoj de la Monumento de Libereco estas dividitaj laŭ dektri grupoj: ili ĉefe bildigas latvan kulturon kaj historion[1]. La kerno de la monumento konsistas el kvarangulaj brikoj, kiuj amasiĝas unu sur la alia kaj progrese mallarĝiĝas direkte al la pinto. Ruĝa, granita ŝtuparo da dek ŝtupoj, averaĝe 2,8 metrojn larĝa kaj 1,8-metron alta, ĉirkaŭas la bazon de la monumento kaj estas interrompita de du travertinaj bareliefoj: la unua temas pri la famaj "Latvaj fusilistoj" (latve: Latvju strēlnieki), dum la dua estas titolita "Latvoj: la Kantistoj" (latve: Latvju tauta - dziedātāja). La du reliefoj estas sufiĉe monumentaj: ili altas 1,7 metron, havas larĝecon de 4,5 metroj kaj havas dikecon de 3 metroj[2]. Du pliaj ŝtuparoj kondukas al la platformo, sur kiu staras la tuta monumento. Fronte de la monumento, la platformo formas rektangulon precipe uzitan por oficialaj ceremonioj. Ankaŭ la bazo de la monumento konsistas el ruĝa granito, kaj ĝi estas formita de du rektangulaj blokoj: la plej malsupra bloko estas monolita, 3,5 metrojn alta, 9,2 metrojn larĝa kaj 11 metrojn longa, dum la supra, malpli granda bloko estas 3,5 metrojn alta, 8,5 metrojn larĝa kaj 10 metrojn longa. La supra bloko entenas rondajn niĉojn ĉe siaj kojnoj, ĉiu enhavante aron da tri skulptaĵoj. Ĝiaj flankoj estas plie kovritaj de travertino[3].

Fronte de la monumento videblas pluraj grupoj da skulptaĵoj. La grupo "Laboro" bildigas fiŝiston, metiiston kaj meze de ili farmiston, kiu tenas falĉilon dekoraciitan de kverko-folioj kaj glanoj por simboli virecon. La grupo "Gardistoj de la Patrujo" prezentas malnovan latvan militiston, kiu fiere staras inter du surgenuiĝantaj modernaj soldatoj.


Inter tiuj du grupoj troviĝas sur unu el la travertinaj blokoj la moto elpensita de la latva verkisto Kārlis Skalbe: "Por Patrujo kaj Libereco" (latve: Tēvzemei un Brīvībai)[2]. La flankoj de la travertinaj blokoj entenas du bareliefojn: la grupo "1905" (latve: 1905.gads) rilatas al la rusia revolucio de 1905, dum la grupo titolita "La Batalo kontraŭ la Bermontianoj sur la Fera Ponto" (latve: Cīņa pret bermontiešiem uz Dzelzs tilta) bildigas gravegan batalon en Rigo kontraŭ la soldatoj de la generalo Bermondt, dum la latva milito de sendependeco. Malantaŭ la monumento cetere videblas du aliaj skulptaj grupoj: "Familio" (latve: Ģimene), kiu prezentas patrinon meze de ŝiaj du infanoj, kaj "Scienculoj" (latve: Gara darbinieki)[2]. Sur la ruĝa granita bazo staras alia rektangula bloko, 6 metrojn alta kaj 7,5 metrojn longa, kiun ĉirkaŭas kvar skulptaj grupoj el griza granito: "Latvio" (latve: Latvija), "Lāčplēsis" (folklora latva heroo), "Vaidelotis" (balta, pagana pastro) kaj "Katenrompantoj" (latve: Važu rāvēji), kiu bildigas tri katenitajn virojn provante rompi iliajn ĉenojn[3].

La plej supra bloko estas ankaŭ la soklo de la 19 metrojn alta, monolita kolono el travertino, kiu elstaras la monumenton. La flankoj de la kolono estas proksimume 3 metrojn longa je ĝia bazo. Antaŭe kaj malantaŭe, du rektaj linioj el vitro trairas la mezon de la kolono[3]. La kolono subtenas kupran, alegorian statuon de Libereco. Ĝi altas 9 metrojn kaj havas la aspekton de virino, kiu levas tri origitajn steletojn, tiel simbolante tri konstituciajn regionojn de Latvio: Vidzeme, Latgale kaj Kurlando[4]. La tuta monumento estis konstruita ĉirkaŭ framo el ŝtalbetono, kaj estis malnovtempe kunligita per ŝtalaj kaj bronzaj kabloj aŭ per mortero[3]. Kelkaj el la originalaj materialoj estis tamen anstataŭitaj de poliuretano dum la renovigo[5].

Situo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la placo, kie staras la Monumento de Libereco.
Magnify-clip.png
Panoramo de la placo, kie staras la Monumento de Libereco.

La monumento troviĝas centre de Rigo, ĉe la "Bulvardo de Libereco" (Brīvības bulvāris), proksime al la plej malnova kvartalo de la urbo[4]. En 1990 piedirantiĝis la sekcio de la strato ĉirkaŭ la monumento, inter la bulvardoj Rainis kaj Aspazija, tiel kreante placon. Sur la placo troviĝas ponto super la kanalo de la urbo, kiu antaŭe formis parton de la rigaj fortikaĵoj (la ĉirkaŭmurojn oni detruis dum la 19-a jarcento por konstrui modernan distrikton kun bulvardoj)[6]. La kanalo estas 3,2-kilometrojn longa kaj estas ĉirkaŭita de parko duone de sia kurso[1]. La teramasoj, kiuj rezultis el la detruado de la fortikaĵoj, estis arigitaj ene de la parko, kaj hodiaŭ formas artefaritan monteton kun akvofaloj norde de la monumento[2]. En la bulvarda distrikto, oriente de la parko, troviĝas pluraj ambasadejoj kaj aliaj oficialaj konstruaĵoj. La institucioj plej proksimaj al la Monumento de Libereco estas la germana kaj la franca ambasadejoj, la Universitato de Latvio kaj ŝtatgimnazio.[7]

En la parko kaj sude de la monumento situas la Nacia Operejo, kun ĝia florĝardeno kaj fronta fontano[8]. Ĉe la okcidenta parto de la placo, apud la malnova kvartalo, estas malgranda kafejo kaj la horloĝo Laima. La horloĝo estis instalita en 1924, kaj en 1936 ĝi subtenis reklamon pri dolĉaĵoj por la latva brando "Laima", el kiu ĝi akiris sian nomon. La horloĝo estas populara kunvenigpunkto[9].

Dum la 1930-aj jaroj, oni unue planis krei elipsforman placon ĉirkaŭ la piedo de la monumento: laŭ la projekto, tiu placo estus ĉirkaŭita de granita, 1,6-metron alta muro, kun benkoj ene de la areo kaj heĝo da tujoj ekster ĝi. Sed tiu koncepto tiam ne plenumiĝis. La ideo estis rekonsiderita en la 1980-aj jaroj, sed estis denove reĵetita[2].

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La ideo konstrui monumenton por memorfesti la mortintajn soldatojn de la latva milito de sendependeco unue aperis en la fruaj 1920-aj jaroj. La 27-an de julio 1922 ordonis la ĉefministro de Latvio Zigfrīds Anna Meierovics, ke oni ellaboru regularon por konkurso rilate al la desegnado de "memorkolono". La gajnanto de la konkurso estis projekto, kiu proponis 27 metrojn altan kolonon, kun skulptaĵoj pri la oficialaj simboloj de Latvio kaj bareliefoj bildigante Krišjānis Barons kaj Atis Kronvalds. Sed ĝi estis finfine reĵetita pro la protestado de 57 artistoj[2]. En oktobro 1923, oni anoncis novan konkurson kaj uzis por la unua fojo la esprimon "Monumento de Libereco". La konkurado finiĝis kun du gajnantoj: fina konkurso inter la du lastaj konkurenculoj estis okazonta en marto, el kio nenio rezultis pro malkonsento inter la juĝantaro[2].

La lasta konkurso estis finfine anoncita en oktobro 1929. La gajnanto estis la desegnaĵo "Brilu kiel stelo!" (latve: Mirdzi kā zvaigzne!), elpensita de la skulptisto Kārlis Zāle, kiu jam montriĝis sukcesa okaze de la antaŭaj konkursoj. Post malgravaj korektoj fare de la kreinto kaj de la superkontrolanta arkitekto Ernests Štālbergs, konstruado ekis la 18-an de novembro 1931[2]. Financita de privataj donacoj, la monumento estis starigita antaŭ la enirejo de la malnova kvartalo kaj sur la sama loko, kie malnovtempe staris la bronza, surĉevala statuo de la rusa imperiestro Petro la Granda[10]. La monumento estis malkaŝita kaj inaŭgurita en 1935. Oni tiam taksis, ke la kvarjara konstruado necesigis 308 000 laborhorojn nur por prilabori la ŝtonajn materialojn: se nur unu homo plenumus tian taskon, eĉ kun la helpo de la plej modernaj iloj de tiu epoko, li bezonus 130 jarojn. La entuta pezo de la uzitaj materialoj estis proksimume 2 500 tunoj: se transportita fervoje, tia kvanto necesigus ĉirkaŭ 200 vagonojn.

Renovigo[redakti | redakti fonton]

La monumenton endanĝerigas klimato (kiu difektas ĝin per frosto kaj pluvo), sed ankaŭ aermalpurigo[11]. Kvankam la areo ĉirkaŭ la monumento piedirantiĝis en 1990, ankoraŭ ekzistas proksime al ĝi tri stratoj kun grava trafiko[2]. Oni mezuris altajn procentojn de nitrogena dioksido kaj sulfura dioksido apud la monumento: kombinadante al akvo, tiuj du elementoj kaŭzas korodadon de la materialoj de la konstruaĵo[11]. Akvo cetere kreis krakaĵojn ĉe la ŝtalbetona kerno, kaj rustigis la ŝtalajn elementojn kaj kablojn de la monumento. La konstanta vibrado generita de vigla trafiko ne helpas la aferon[5].


Travertino, kiu estas pora materialo, iom post iom disfalis, kaj la poroj progrese pleniĝis je fulgo kaj partikuloj da sablo: tiel la blokoj nigriĝis, kaj ekgastigis etajn organismojn, precipe muskojn kaj likenon[11]. La metalaj elementoj de la konstruaĵo plie makulis la ŝtonojn[12]. Neregula prizorgado de la monumento kaj maloportunaj renovigoj ankaŭ kontribuis al la difektado de la Monumento de Libereco. Por preventi pliajn damaĝojn, kelkaj el la kabloj estis anstataŭitaj de poliuretano, kaj oni surmetis akvoforpelantojn sur la fasadoj dum la renovigo de 2001. Estis tiam taksita, ke ĝenerala revizio de la monumento estis farenda almenaŭ ĉiudujare[5].

La monumento estis renovigita dufoje dum la soveta periodo: unue en 1962, kaj due en 1980 kaj 1981. Konforme al la antaŭe ekzistanta kutimo, ĉiuj renovigoj kaj prizorgadoj post la sendependiĝo de Latvio restis parte financitaj de privataj donacoj. La Monumento de Libereco spertis gravan renovigon inter 1998 kaj 2001[2]. Dum tiu renovigo, la statuo de Libereco kaj ĝiaj steletoj estis poluritaj, renovigitaj kaj denove origitaj[13]. La monumento oficiale re-malfermiĝis la 24-an de julio 2001[14]. La ŝtuparo, la kolono kaj la interno de la monumento estis renovigitaj, dum la ŝtonoj estis purigitaj kaj denove enmasonigitaj. Kvankam la renovigantoj tiam asertis, ke la monumento kapablus travivi unu jarcenton sen alia grava renovigo, oni malkovris post kelkaj jaroj, ke la origo de la steletoj estis difektitaj pro la teknikoj uzitaj dum la renovigo. La steletoj estis denove renovigitaj en 2006, sed tion oni faris tiel haste, ke la kvalito de la laboro laŭdire montriĝas dubinda[15].

Honorgardistaro[redakti | redakti fonton]

La honorgardistaro, piede de la Monumento de Libereco.

Honorgardistaro konstante restis ĉe la monumento ekde ĝia malkaŝo (en 1935) ĝis 1940, kiam Sovetunio aneksis Latvion[2]. La gardistaro de la monumento oficiale reaktiviĝis la 11-an de novembro 1992[2]. La gardoj estas soldatoj, kiuj apartenas al la Honorgarda Roto el la Estrareja Bataliono de la armeo de Latvio (latve: Nacionālo Bruņoto spēku Štāba bataljona Goda sardzes rota)[16]. La gardistaro devas ĉiam resti ĉe la monumento, escepte se la vetero multege malboniĝas aŭ se la temperaturo iĝas sub -10 °c aŭ super 25 °c[17][18]. La gardistaro funkciadas per ĉiusemajna substituo de du gardgrupoj: ĉiu grupo entenas tri aŭ kvar parojn da gardoj, kiuj anstataŭas unu la alian je ĉiu horo dum ceremonio estrita de la gardestro[17][18]. Krom la honorgardoj estas ankaŭ ĉiam almenaŭ du aliaj gardoj, kiuj protektas la honorgardojn[18].

Teorie, la gardistaro ŝanĝiĝas je ĉiu horo inter la 9-a matene kaj la 6-a posttagmeze. Post unuhora servo, la gardoj ĝuas duhoran liberan tempon kaj povas ripozi en la ĉambroj, kiujn ili disponas en la ministrejo pri defendo[18]. Depost septembro 2004, la gardoj cetere plenumas patrolon je ĉiu duonhoro dum sia servo: ili ekmarŝas el la bazo de la monumento, dufoje laŭiras ĉiujn flankojn kaj tiam revenas al sia origanala pozicio[19]. Laŭ regularo, la gardoj plie devas esti almenaŭ 1.82 metron altaj kaj bonsanaj pro tio, ke ili devas stari tute senmove dum unu duonhoro[16][17].

Historia signifo[redakti | redakti fonton]

La Monumento de Libereco anstataŭis statuon de la rusa imperiestro Petro la Granda.

Post la fino de la Dua mondmilito, ekzistis planoj koncerne la detruadon de la monumento: restas tamen malmultaj dokumentoj atestante pri tio por la historiistoj, kiuj do precipe turnas sin al parolaj atestadoj[10]. La 29-an de septembro 1949 (kvankam la afero estis onidire jam diskutita ekde 1944), la Konsilio de la Popolkomisaroj de la Latva Soveta Socialista Respubliko (aŭ Latva SSR) proponis la restarigon de la statuo de la rusa imperiestro Petro la Granda. Kvankam la konsilio ne laŭvorte apogis la detruadon de la Monumento de Libereco, la nura ebla solvo por remeti la statuon sur ĝian originalan lokon implicis ĝuste tian detruadon. La rezulto de la debato ne estis registrita, sed ĉar la monumento ankoraŭ staras, la propono estis supozeble reĵetita[10]. La soveta skulptistino Vera Muĥina, eksa studentino de Kārlis Zāle kaj kreinto de la fama monumenta skulptaĵo Laboristo kaj Kolĥoza Virino, eble helpis savi la monumenton, kvankam ekzistas neniu dokumento atestante pri tio[20]. Laŭ sia filo, ŝi ja ĉeestis kunvenigon, dum kiu la destino de la monumento estis priparolita, kaj opiniis, ke la monumento estis arte altvalora. Ŝi plie laŭdire timis, ke ĝia detruado eble vundus la plej sanktegajn sentojn de la latva popolo[10].

La Monumento de Libereco do postvivis la debaton, sed ĝia simbolismo estis reinterpretita. Oni asertis, ke la tri steletoj fakte bildigis la freŝdate kreitajn baltajn sovetajn respublikojn, tio estas la Estona SSR, la Latva SSR kaj la Litova SSR. Laŭ tiama propagando, la monumento estis starigita nur post la Dua mondmilito, kiel la simbolo de popola dankemo al la soveta estro Iosif Stalin pro la liberigo de la baltaj ŝtatoj[3][10]. En la somero de 1963 reaperis la ideo detrui la monumenton: oni rapide taksis, ke la detruado de strukturo arte kaj historie tiel altvalora kaŭzus nur egan indignon kaj socian tumulton, despli ke la monumento estis financita de privataj donacoj[10]. La misinterpretado de la monumento iom post iom malgrandiĝis kaj oni ekzemple diris en 1988, iasence pli akurate, ke ĝi estis konstruita por "celebri la liberigon el la sklava aŭtokratio de la caro kaj de la germanaj baronoj": tia aserto tamen preteratentis, ke la bolŝevika ruĝa armeo kaj la ruĝaj latvaj fusilistoj ankaŭ estis malamikoj dum la latva milito de sendependeco[8][2].


Spite al la klopodoj de la soveta registaro, kunveniĝis ĉe la monumento proksimume kvin mil homoj la 14-an de junio 1987 por memorfesti la viktimojn de sovetaj deportadoj per la depono de floroj[2]. Tiu okazaĵo estis organizita de la homrajta grupo Helsinko-86: por la unua fojo ekde la soveta aneksado okazis tia florceremonio, ĉar la soveta registaro principe malpermesis tian agmanieron[2][21]. Kiel respondo, Sovetunio iniciatis biciklan kuradon ĉe la monumento samtempe kiel la planita ceremonio. Helsinko-86 poste organizis novan florceremonion la 23-an de aŭgusto 1987, por rememorigi la 48-an datrevenon de la embarasa pakto Molotov-Ribbentrop inter Sovetunio kaj Nazia Germanio: akvoŝprucado estis tiam uzita por dispeli la homamason[22]. La movado por latva sendependiĝo tamen plugrandiĝis kaj sukcese, plurfoje kunvenigis pli ol 500 000 partoprenantoj (tio estas unu kvarono de la latva loĝantaro). Tri jarojn poste, la 4-an de majo 1990, la nova sendependeco de Latvio estis proklamita[23].

Depost la re-sendependiĝo de Latvio, la monumento fariĝis grava kunvenigpunkto rilate al tre variaj okazaĵoj. Unu el ili, la 16-a de marto, kaŭzis tensan debaton, ĉar tiu memortago celas celebri la latvan legion de la Waffen-SS, kiu batalis kontraŭ Sovetunio dum la Dua mondmilito[24]. Tiu dato estis unue festita de ekzilitaj latvoj, antaŭ ol atingi Latvion en 1990: ĝi eĉ nedaŭre fariĝis oficiala memortago ekde 1998 ĝis 2000[24][25]. En 1998, pri tiu okazaĵo tre atenteme interesiĝis eksterlandaj masmedioj, kaj la sekvan jaron kondamnis Rusio tiun memortagon kiel glorigon de naziismo[24]. La afero rapide aliformiĝis en konflikton inter dekstraj kaj maldekstraj politikistoj kaj montriĝis tiel akra, ke ĝi minacis nacian stabilecon[26].

La latva registaro provis variajn rimedojn por mildigi la krizon kaj denove kontroli la situacion: en 2006, la registaro malpermesis la okazaĵojn planitajn de pluraj ekstremdekstraj organizaĵoj, kaj plie ĉirkaŭkradis la monumenton, oficiale pro renovigo (laŭ la urba konsilio de Rigo)[13][27]. La monumento estis ja renovigita en 2006, sed oni poste dubis pri tiu deklaro, ĉar la kradita areo estis multe pli larĝa ol bezonata por la renovigo, kaj ĉar la vetero ŝajne ne taŭgis por renoviglaboro[28]. La registaro estis do kritikita de la latva gazetaro pro tio, ke ĝi ŝajne ne kapablis garantii samtempe kaj publikan sekurecon kaj politikan liberecon. La ceremonioj plie okazis spite al la malpermeso[27]. La 23-an de novembro 2006 estis deklarita ne laŭkonstitucia la leĝo, kiu imponis oficialan aprobon por ĉiuj publikaj kunveniĝoj[29]. Dum la sekva kunveniĝo uzadis la registaro multajn policistojn por gardi la ĉirkaŭaĵon de la monumento, kaj la okazaĵo restis sufiĉe kvieta[30].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) http://www.vecriga.info/
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 (latve) "Latvijas Enciklopēdija" (I sējums) Rīga 2002 SIA "Valērija Belokoņa izdevniecība" ISBN 9984-9482-1-8
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Brīvības Piemineklis, by Jānis Siliņš, Riga: Brīvības Pieminekļa Komitejas Izdevums (The Freedom Monument Committee), 1935
  4. 4,0 4,1 (en) Statue of Liberty
  5. 5,0 5,1 5,2 (angle) New Materials for Conservation of Stone Monuments in Latvia by Inese Sidraba, Centre for Conservation and Restoration of Stone Materials, Institute of Silicate Materials, Riga Technical University.
  6. (latve)Rīga 1860–1917 Rīga 1978 Zinātne
  7. (latve) Map at rigatourism.com
  8. 8,0 8,1 (latve) Enciklopēdija "Rīga" Rīga 1988 Galvenā enciklopēdiju redakcija
  9. (latve) "Laimas" pulkstenim veiks kosmētisko remontu
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 (latve) Brīvības pieminekli uzspridzināt, Pēteri I vietā… Apollo.lv (Latvijas Avīze)
  11. 11,0 11,1 11,2 (en) Environmental Influences on Cultural Heritage of Latvia by G. Mezinskis, L. Krage & M. Dzenis, Faculty of Materials Science and Applied Chemistry, Riga Technical University
  12. (angle) Environmental Influences on Cultural Heritage of Latvia fare de G. Mezinskis, L. Krage & M. Dzenis, Faculty of Materials Science and Applied Chemistry, Riga Technical University
  13. 13,0 13,1 (latve) Brīvības pieminekļa atjaunošanas darbus sāks pirmdien Delfi.lv (Leta)
  14. (latve) Brīvības pieminekļa atklāšanā skanēs Zigmara Liepiņa kantāte Delfi.lv (BNS)
  15. (latve) Apzeltī bez garantijas Vietas.lv (Neatkarīga)
  16. 16,0 16,1 (latve) Bruņoto spēku seja Dialogi.lv
  17. 17,0 17,1 17,2 (latve) Brīvības simbola sargs staburags.lv
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 (latve) Dienests kā atbildīgs un interesants darbs bdaugava.lv
  19. (latve) Godasardze pie Brīvības pieminekļa veiks ceremoniālu patrulēšanu apollo.lv (BBI)
  20. www.rigacase.com
  21. (en) George Bush: NATO will defend freedom worldwide Regnum News Agency
  22. (latve) "Helsinki – 86" rīkotās akcijas 1987. gadā
  23. (latve) Lūzums. No milicijas līdz policijai by Jānis Vahers, Ilona Bērziņa Nordik, 2006 ISBN 9984-792-16-1 [1]
  24. 24,0 24,1 24,2 (latve) 16. marts Latviešu leģiona vēstures kontekstā by Antonijs Zunda, professor of Latvian University
  25. (latve) Law "On holidays and remembrance days" with amendments
  26. (latve) Provokācija pie Brīvības pieminekļa
  27. 27,0 27,1 (latve) Latvijas jaunāko laiku vēsturē ierakstīta jauna 16. marta lappuse
  28. (latve) Brīvības pieminekļa koka mētelītis Politika.lv
  29. (latve) [2]
  30. (latve) Policija Rīgas centrā gatavojas 16.marta pasākumiem Delfi.lv

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Māra Caune (2002). Brīvības piemineklis: tautas celts un aprūpēts.. Brīvības pieminekļa atjaunošanas fonds, Rigo. ISBN 9984-19-253-9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.