Monumento de Nikolaj Ovĉinikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Nikolaj Ovĉinikov

Monumento de Nikolaj Ovĉinikov situas en Hulváky en Ostrava. La monumento estas dediĉita al la memoro de Nikolaj Ovĉinikov (en literaturo li estas ankaŭ skribata kiel Ovĉininkov), la pafisto de ŝturmoviko Il-2, naskiĝinta en la jaro 1926, kiu ĉi tie pereis la 30-an de aprilo 1945 en la aĝo de 19 jaroj, post kraŝo de aviadilo, kiu ricevis rektan trafon de germana kontraŭaviadila artilerio. Sub la memoriga tabulo estas metita urno kun la korporestaĵoj de la falinta soveta aviadisto, kiu metis sian vivon dum la liberigado de Ostrava.

La monumento troviĝas rekte ĉe tramreturniĝejo en Hulváky.

Lasta flugo de Nikolaj Ovĉinikov[redakti | redakti fonton]

Kiam la 30-an de aprilo, mallongtempe post okupo de Hulváky, estis forportata en tendotolo la morte vundita Jiří Hajduk tra la arbaro en Hulváky preter fumanta kratero post la kraŝinta soveta bombaviadilo, neniu sciis, ke profunde en la bruletanta kratero, en blenda kupolo estas korporestaĵoj de mitralisto Nikolaj Ovĉinikov. Tiam ĉiuj konjektis, ke la aviadilo estis la soveta persekutaviadilo kaj ili sciis nur, ke la piloto desaltis sur paraŝuto, falis sur ludejon de DTJ en Hulváky kaj kaŝis sin ie en ĉirkaŭaj domoj. Tiu piloto estis Nikolaj Krivov, la leŭtenanto de Ruĝa Armeo, kun kvar medaloj sur la brusto, la aviadisto de la 4-a ukraina fronto.

Ili startis tiun ĉi flugon kun la plenigita aviadilo el flughaveno en Gliwice, tiun tagon eble jam kelkfoje. Nikolaj Krivov kiel piloto kaj lia kamarado Nikolaj Ovĉinikov kiel pafisto. En alteco 1000 metroj ili egaligis la flugon kaj akompanataj de du persekutistoj ili aperis post mallonga flugo super rivero Odra. Post minuta flugo en klara suno malfermis antaŭ ili panoramo de Ostrava-regiono - urbo Vítkovice kaj Ostrava. Ĉiu aviadisto serĉis sian sektoron al bombardado laŭ anticipe difinitaj lokoj sur mapo kaj per ekpremo de kelkaj prembutonoj ili surŝutis per pluvo de bomboj postenojn de germanoj, ili ĵetiĝis al ili el la alteco, pafegis el ambaŭ pezaj maŝinpafiloj kontraŭ la terurigita malamiko. Per kapantaŭaj flugoj kaj per pafado el ferdekaj armiloj ili baldaŭ plene silentigis la germanan postenon en inundigita ŝakto Bedřiška kaj nur kvarpaftuba, rapidpafaj kanonoj sur la ludejo de Čechie pafegis kapo-nekapo, sed sen efiko je la blendaj ŝturmovikoj.

En bombaj kameroj de la aviadilo restis ankoraŭ proksimume 30 bomboj. Ili do ekrondflugis super fabriko Rutgers kaj la ludejo de Čechie kaj taksis distancon por deĵeti la bombojn kontraŭ pafanta Oerlikono, kiam hazarda pafo el la rapidpafa kanono trafis aperturon por la defalado de bomboj. Venis terurega eksplodo de 30 bomboj, kiu forŝiris la suriĝan instalaĵon kaj la maldekstran alon, kiu falis en basenon de novaj laminatejoj. Pro forto de la eksplodo Krivov estis elĵetigita el la kajuto kaj duone senkonsciigita li estis falanta kvazaŭ ŝtono inter la domojn kaj la fabrikon.

Li prenis ĉiun sian volon kaj kun la brulvunditaj manoj (tiam li eĉ ne sciis pri tio) li penege palptrovis ŝnuron de la paraŝuto kaj lastminute, apenaŭ 120 metroj super la tero, li ektiris ĝin. Abrupta ektiro kaj super lia kapo aperis blanka supraĵo de la paraŝuto. Antaŭe li estis falanta preskaŭ 800 metroj kvazaŭ ŝtono kaj la germanoj do ne povis pafi kontraŭ la rapide moviĝanta celo kaj kiam la paraŝuto estis malfermiĝinta, estis jam por amasa pafado malfrue. Vane li klopodis per la brulvunditaj manoj ekpreni silkajn ŝnurojn, en la fingroj li jam ne havis la senton. Tute senespera li ekprenis en la dentojn kelkajn ŝnurojn kaj kvankam li sentis, kiel la ŝnuroj entranĉiĝis en liajn gingivojn, kiel lia sango el la vundita buŝo fluis en lian gorĝon, kun la retroe turninta kapo li pendis sur la paraŝuto. Li kuntiris ĝin ĉiuforte al unu flanko kaj per tiu ĉi manovrado kaj glisado li sukcesis eviti al konstruaĵo kaj fali meze de la ludejo de DTJ. Ankoraŭ kelke da metroj li estis haŭlita sur la tero, sed tiumomente li jam tenis en la manoj tranĉilon kaj ignorante la doloron kaŭzita pro la brulvundigo de la manoj eĉ la vunditan kruron li rapide tratranĉis la ŝnurojn de paraŝuto.

Lia unua vido ekcelis instinkte supren, kvazaŭ ununure de tie povus veni savo. Tie 150 metroj super la tero ĉirkaŭflugis kaj observis lin du aviadiloj. Li levis la manon kaj la koro unuafoje kunpremiĝis al li. Ambaŭ aviadistoj adiaŭis kun li per movoj de la aloj, ili donis al li lastan adiaŭon, tiumomente li konsciis, ke li estas sola kaj instinkto de memkonservo reviviĝis en li. Kelke da metroj staris de li 10 aŭ 15 veturiloj de proviztaĉmentoj. Antaŭ li estis konstruaĵo de gastejo, ĉifoje li ankoraŭ ne sciis, ke en la kelo estas kaŝitaj 23 germanaj soldatoj antaŭ la bombardado kaj ke ĉefa Opava strato, sur kiu senĉese fluis la germanaj taĉmentoj, estas en distanco nur 150 paŝoj. Li ekkuris do al la plej proksima arbedo, direkte okcidenten, kie estis Ruĝa Armeo kaj li elektis la feliĉan direkton. Malantaŭ la arbedo estis ligna barilo, kiun li trabatis kaj aperis en ĝardeno apud ligna pergolo. Li elbatis en ĝia flanko lignotabulon kaj morte malfortiĝinta li sinkis al amaso de fojno, apenaŭ kun peno li eltiris pistolon kaj kvazaŭ en sonĝo li aŭdis germanajn ordonojn kaj ekkrioj de miro, kiam baldaŭ post la forflugo de la sovetaj aviadiloj ili trovis sur la ludejo la sovetan paraŝuton. Danke al tio, ke tiuj estis soldatoj de provizorado kaj ke eĉ ne en sonĝo ekmemoris ilin, ke la rusa aviadisto povus troviĝi apenaŭ 12 metroj de ili kaj sed ĉefe tial, ke nova ondo de sovetaj aviadiloj per bombardado malebligis kian ajn senĉesan esploradon, restis lia kaŝejo netrovita.

Subite en pordo de la pergolo aperis sinjorino Tkáčová. Denove komencis ataki la sovetaj aviadiloj, minutoj de malcerteco tiriĝis kaj la vundoj brulis. Krivov rigardis tra fendo al la ĝardeno, kie proksimiĝis du junuloj. Josef Tkáč portis bluzon kaj Emil Stalmach portis pantalonon. Pli poste Drahuše Tkáčová aportis al li ĉapon. Ili rapide helpis alivestigi lin, ili forviŝis lian vizaĝon de la sango, enfosis rapide la kombinezon en la fojnon, ĉio okazis rapide kaj kun certa nervozeco. Ĉiuj kvar en la malgranda pergolo reciproke malhelpis unu la alian, sed fine li estis alivestita kiel civilulo kaj ili forkondukis lin en la kelon, kie li ricevis nur la unuan sanhelpon. Je la kvara posttagmeze distris el la dormado de Krivov la konata sono de sovetaj maŝinpafiloj aŭdiĝantaj en la arbaro en Hulváky. Krivov ne eltenis sin kaj kriis: "Naŝi, eto naŝi, urrá!" ("La niaj, tio estas la niaj, hura!") kaj li devis tuj klarigi, ĉar li vidis nekompreneblajn rigardojn, el kiuj li legis timojn, ke li parolas el febro. Li ekkonis la sovetajn maŝinpafilojn kaj Ruĝa Armeo proksimiĝis. Post rekontiĝo kun sovetaj soldatoj li estis forveturigita en lazareton en Krakovo. Post la kuracado en la lazareto sekvis ĝoja reveno ĝis Hulváky al la savintoj, sed ankaŭ unu malĝoja punkto en la vizito de Hulváky, la reveno al la loko, kie pereis en ruinoj de la ŝturmoviko lia bona amiko Nikolaj Ovĉinikov.

Post la ĝoja renkontiĝo kun siaj ĉeĥaj amikoj ili kondukis lin al la jam malvarmiĝinta kratero kaj volontemaj hulvakaj civitanoj elfosis preskaŭ je polvo bruligitajn ostojn de lia malfeliĉa amiko. Da motivoj, kial Nikolaj Ovĉinikov ne elsaltis, povis esti kelke. Li estis svenigita de la eksplodo de bomboj tiel, ke li senkonsciiĝis. Sed pli verŝajne estas, ke kun la eksplodo deformiĝis la blendaj muroj de kokpito kaj pro tio li ne povis malfermi pordeton. La korporestaĵoj de Ovĉinikov estis piete kaŝitaj en loĝejo de sinjoro Kudla ĝis tempo, ol ili estis kun ĉiuj soldataj omaĝoj en la arbaro en Hulváky sepultitaj, kelke da metroj de loko de la kraŝo.

Tiel pereis unu el multaj milionoj da sovetaj soldatoj, kiuj falis ne nur por sia lando, sed ankaŭ por la libereco de Ĉeĥoslovakio. Freŝaj floroj sur la tombo atestas pri tio, ke ĉeĥaj civitanoj ne forgesas la soldatojn, kiuj batalis kaj mortis por ebleco vivi sen nazia tiraneco.