Monumento de Varsovia Ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Varsovia Ribelo
monumentoskulptaĵo [+]
Koordinatoj52° 14′ 58″ N, 21° 0′ 21″ O (mapo)52.2494444421.00583333Koordinatoj: 52° 14′ 58″ N, 21° 0′ 21″ O (mapo)

Estiĝo1989

Monumento de Varsovia Ribelo (Varsovio)
Monumento de Varsovia Ribelo (Varsovio)
DEC
Monumento de Varsovia Ribelo
Monumento de Varsovia Ribelo
Lokigo de Varsovio en Pollando

Map
Monumento de Varsovia Ribelo
Vikimedia Komunejo:  Warsaw Uprising Monument [+]
vdr

Monumento de Varsovia Ribelo – konstruita en 1989 estas monumento omaĝe al la herooj de la Ribelo de Varsovio troviĝanta en la orienta flanko de Plac Krasińskich.

Ĝian konstruadon antaŭis kolekto de mono kaj materialoj bezonataj por la monumento, kiun konsistigas siluetoj de ribelantoj. Parto de ili eniras subteran kanaleton (lige al la evakuo de la defendantoj de la Malnova Urbo). Fono de la monumento estas Konstruaĵo de la Supera Tribunalo de Pollando.

La monumenta placo estis loko de historiaj eventoj. Dum solenaĵoj de la 50-a datreveno de eksplodo de la varsovia insurekcio en 1994 prezidento de Germanio Roman Herzog kiel unua germano en la historio pardonpetis polojn pro krimoj faritaj de germanoj dum la Dua Mondmilito. Herzog diris interalie:

Tio elvokas en ni germanoj la honton, ke nomo de nia lando estas jam por ĉiam ligita kun doloro kaj turmento, kiu estis direktita kontraŭ milionoj de poloj.

En 2017 prezidento de Usono Donald Trump rememorigis al la mondo heroecon de la ribelantoj kun substreko de aparte gravaj agoj.

Mortfalintaj dum la ribelo[redakti | redakti fonton]

Inter 20 000 soldatoj de Pola Enlanda Armeo, kiuj batalis en la plej granda ribelo dum la germana okupado, entreprenita kadre de la Operaco Tempesto, 18 000 mortfalis. Inter ili estis:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de aŭgusto 1944 SS-estro Heinrich Himmler, post informo pri eksplodo de la ribelo de Varsovio, ordonis tujan ekzekuton de malliberigita en koncentrejo Sachsenhausen komandanto de Pola Enlanda Armeo generalo Stefan Rowecki - perfidita de komunistaj juddevenaj agentoj de Gestapo. Samtage raportis al Hitler pri ekspolodo de la ribelo en Varsovio kun aserto, ke dum 5-6 semajnoj poloj estos venkitaj kaj ilia ĉefurbo neniigita, ĉar la pola nacio blokas al ni de 700 jaroj Orienton kaj de la batalo de Tannenberg daŭre obstaklas la vojon. Kaj ordonis: Ĉiun loĝanton oni devas mortigi, estas malpermesite preni militkaptitojn. Varsovio devas estis niveligita kun la tero kaj tiamaniere devas esti kreita timiga ekzemplo por la tuta Eŭropo.

Oni opinias, ke danke al la ribelo kaj Anatemitaj Soldatoj Pollando ne fariĝis 17-a Respubliko de Sovetunio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zdzisław Życieński, O Pomnik Powstania Warszawskiego (Monumenton de Varsovia ribelo). Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej (Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro), n-ro 8-9/2007, p. 184–190
  • Marian Pyzel, Bitwa o pomnik powstania warszawskiego 1944 (Batalo pri monumento de la varsovia ribelo), Joanna Pyzel, Varsovio 1992, ISBN 83-900809-0-7.
  • J.Z. Sawicki, Najdłuższa bitwa Peerelu. Powstanie Warszawskie w propagandzie i pamięci (La plej loga batalo de Pola Popola Respubliko. Ribelo de Varsovio en propagando kaj memoro), "Więź" 2004, n-ro 8–9 (550), p. 89–103

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]