Moodle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moodle (Esperante "Mudlo") estas retlerneja programaro (ankaŭ konata kiel Sistemo por Administrado de Kursoj - angle "CMS" - aŭ kiel Virtuala Lerno-Medio - angle "VLE") bazita sur liberprogramara/malfermitkoda permesilo. Ĝi havas konsiderindan amplekson, kun pli ol 20 mil registritaj retejoj, 8 milionoj da uzantoj en pli ol 800 mil kursoj (ciferoj de la 24a/januaro/2007).

Mudlon oni konceptis por helpi edukistojn en la kreado kaj administrado de retkursoj kun eblecoj de favora interagado. Ĝia publik-koda uzpermeso kaj laŭmodula dezajno signifas, ke diversaj personoj povas disvolvi aldonajn funkciojn, tasko-modelojn, ekzercojn, ktp. Ĝia disvolvado estas subtenata de mondvasta reto de komercaj kaj ne-komercaj uzantoj, sub la kunordigado de la Moodle-kompanio bazita en Perth, Okcidenta Aŭstralio.

La enkonduko de Mudlo en Esperantion estas iniciatita de Carlos Pereira, aŭtoro de la perkomputila lernilo "Kurso de Esperanto".

Eksteraj ligiloj

greke Kurso de Esperanto - eksperimenta retejo greke Oficiala retejo de Moodle