Ringgenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moosrain)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ringgenberg (stacidomo).
Ringgenberg
Blazono de Ringgenberg
Blazono de Ringgenberg
Blazono de Ringgenberg
Goldswil kaj preĝejoruino, komunumo Ringgenberg
Goldswil kaj preĝejoruino, komunumo Ringgenberg
Goldswil kaj preĝejoruino, komunumo Ringgenberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 42′ 18″ N 7° 53′ 52″ O / 46.70500 °N, 7.89778 °O / 46.70500; 7.89778 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 18″ N 7° 53′ 52″ O / 46.70500 °N, 7.89778 °O / 46.70500; 7.89778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2588
Areo 8,75 km²
Alteco 602 m super marnivelo
Poŝtkodo 3852
Komunumkodo 0590
Mapo de Ringgenberg
Mapo de Ringgenberg
Mapo de Ringgenberg
vdr


Ringgenberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ringgenberg situas en Berna Oberlando ĉe la nordokcidenta bordo de la Lago de Brienz. La komunumo konsistas de oriento al alkcidento el la vilaĝoj Glodswil, Halta, Ringgenberg, Moosrain kaj Bir Sagi. Krome al la komunumo apartenas diversaj domgrupoj kaj izolitaj bienoj. Inter Goldswil kaj Ringgenberg leviĝs du morenaj montetoj, sur kiuj situas burgruino respektive la ruiono de la preĝejo Goldswil. Orinte de la du montetoj troviĝas kaldrono en kiu situas la lageto Burgseeli. En nordo la komunumo leviĝas ĝis al la kresto de la monto Roteflue, sur kies kulmino sur alteco de 1730,8 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunuo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,75 km², de kiuj 64,2% estas kovritaj de arbaro, 19,4% servas por agrikulturo kaj 11,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ringgenberg limas en nordo al Habkern, en oriento al Niederried ĉe Interlaken, en sudo aliflanke de la Lago de Brienz al Bönigen, en sudokcidento al Interlaken, kaj en nordokcidento al Unterseen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Interlaken al Brienz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Interlaken-Oriento. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la etspura fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Interlaken tra Brünig-Pasejo al Lucerno. La komunumo ankaŭ disponas pri haltejo por la liniŝipoj sur la Lago de Brienz.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Pro la aparteno al la turisma regiono de Interlaken la loĝantaro de Ringgenberg en la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĝis hodiaŭ konstante kreksadis.

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro 1850 1880 1900 1930 1950 1960 1970 1980 1990 2000
Loĝantoj 1005 1423 1320 1450 1763 1780 1824 2001 2467 2554

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la vilaĝo Ringgenberg datiĝas el la jaro 1240 kiel Rinchenwile.[3] Ĝi poste estis alinomita al Ringgenberg laŭ la nomo de la burgo, kiun Kuno de Brienz konstruis en la jaro 1230, kiam li ricevis la regionon kiel feŭdo de la germana imperiestro. En la jaro 1351 la Baronoj de Ringgenberg devis pro financaj problemoj pandigi la burgon al la Monaĥejo Interlaken. Dum ribelado de la subjektoj de Ringgenberg la burgo en la jaro 1381 estis rabobruligita. En la jaroj 1411 kaj 1439 Ringgenberg estis vendita al la Monaĥejo Interlaken. Post la reformacio en la jaro 1528 Ringgenberg fariĝis definitive havaĵo de Berno kaj estis administrita en la Voktejo Interlaken. En la jaro 1670 estis konstruita la burgpreĝejo de Ringgenberg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la Kantono Oberlando. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Interlaken. En la jaro 1853 la ĝis tiam memstrara komunumo Goldswil estis kunigita kun Ringgenberg. En la jaro 2010 la distrikto Interlaken estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]