Morašice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Morašice


Morašice
municipo
Morašice (okres Chrudim) vlajka.jpg
Flago
Morašice (okres Chrudim) znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Morašice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Rivero Bylanka
Situo Morašice
 - alteco 292 m s. m.
 - koordinatoj 49°55′59″N 15°42′44″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.93306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.93306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.93306; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Morašice (distrikto Chrudim))
Areo 13,0 km² (1 300 ha)
Loĝantaro 675 (01.01.2012)
Denseco 51,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 02 ĝis 538 21
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571873
Katastraj teritorioj 5
Partoj de vilaĝo 5
Bazaj sidejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Retpaĝo: www.obecmorasice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Morašice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara regiono de Železné hory, en valo de rivereto Bylanka, 8 km sudokcidente de urbo Chrudim, 4 km sudoriente de urbo Heřmanův Městec.

Enhavo

Vilaĝpartoj [redakti]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Morašice
  • Holičky
  • Janovice
  • Skupice
  • Zbyhněvice

Historio [redakti]

Vilaĝo Morašice apartenas al la plej malnovaj domaroj en regiono Chrudim. Unue ĝi estas rememorata en la jaro 1226, kiam posedis ĉi tie havaĵon Jan el Morašice, pruvita kiel atestanto sur dokumento de la reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Post kelkaj ŝanĝoj de posedantoj aĉetis Morašice Mikuláš Štítný el Štítné. Li ege Morašice florigis. Li starigis novajn mastrumajn konstruaĵojn, fondis novajn greftejojn, fiŝlagojn kaj simile. Ankaŭ lia filino kaj nepino bone mastrumadis. Filino Jana per sia edziniĝo venigis ĉi tien familiaron de Hamzoj Bořek el Zábědovice. En la vilaĝo estis du sinjorejoj. El la pli malnova konserviĝis nur etaj terenaj ondoj, el la pli nova restis ĝis fino de la 19-a jarcento du keloj kaj puto. Pro konstruo de lernejo sur tiu loko estis la restaĵoj forigitaj.

Pri vilaĝpartoj [redakti]

Vilaĝeto Skupice estas unue rememorata en la jaro 1442. Tiam ĝi apartenis al sinjorejo de Lichnice kaj pli poste al la reĝa kamero.

En vilaĝo Janovice troviĝas mezepoka fortikaĵejo Rozpakov.

En teritorio de la komunumo troviĝas kelkaj etaj domaroj kaj kortoj, ekzemple Bačalský muelejo, Dubina, Dolany, Palučina, kiuj finkreas en libera pejzaĝo karakteron de submontara regiono. Ankaŭ du fiŝlagoj apud Morašice subtenas agrablan impreson de la ĉirkaŭaĵo.

Vidindaĵoj [redakti]

Sur tombejo en orienta parto de la vilaĝo staras gotika preĝejo de Sankta Vito, en la jaro 1349 rememorata kiel la paroĥa. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo kaj sakristio sur norda flanko. En la navo estas du kampoj de barela volbo. La presbiterejo estas volbita krucforme kun kojnaj ripoj. Sur norda flanko estas sankta ŝranko kun trilatera vimperko, la fenestroj estas mallarĝaj, pintarkaj. Ankaŭ triumfa arko estas pinta. La ĥorejo estas ligna.

Ekipaĵo estas novgotika el la jaro 1893. La predikejo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700 havas riĉajn ornamentajn reliefojn kun figuroj de kvar evangeliistoj. En la preĝejo estas kvin renesancaj tomboŝtonoj de Hamzoj Bořek el Zábědovice el la 16-a jarcento..

Kadavrejo sur tombejo estas prisma kun hakitaj anguloj.

En paroĥestra domo troviĝas bildo de Sankta Vito el la jaro 1684, kiu origine estis sur la ĉefa altaro.

Literaturo [redakti]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

Eksteraj ligiloj [redakti]