Morala hazardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 01:04, 25 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Morala hazardomorala risko ekzistas, se okazas kontraŭdiro inter la interesoj de la kolektivo kaj la individuo. La esprimo estis uzata originala en la asekuro, hodiaŭ pli ĝenerale en la ekonomiko. Okaze de asekuro, la konduto de la asekurito ŝanĝiĝas kaj la asekurito ne plu tiel forte okupiĝas pri evito de la asekurita damaĝo. Por malpliigi tiun riskon, la asekuraj kompanioj ofte petas komunan respondecon, tio estas, la asekurito ĉiukaze devas iom kunpagi okaze de la damaĝo.

Ekzemplo estas, ke persono kun asekurita aŭtomobilo pli kuraĝa, aŭdaca stiras la veturilon, ĉar la asekuraĵo certigas kompenson de la eblaj damaĝoj. Sama okazas ĉe sanasekuro, pakaĵasekuro kaj similaj.

Okaze de ekonomiaj krizoj, la grandegaj landoj estas devigitaj helpi unuopajn landojn (Grekio 2010), aŭ gravajn industriajn branĉojn (General Motors 2008-09) por ne lasi ilin bankroti (Too Big to Fail). Oni donas al tiuj monon, por ke la bankroto ne difektu, lamigu la tutan ekonomian sektoron (Bail-out, Lender of last resort). Tiu konduto de la grandaj landoj kaj registaroj kondukas al tio, ke registaroj, egaj entreprenoj ne tro klopodas pri ŝparado, kostoraciigo, ĉar ili povas atendi helpon.