Moraleja de Enmedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moraleja de Enmedio en mapo de la Madrida Regiono

Moraleja de Enmedio estas suda municipo de la Madrida Regiono (Hispanio) kiu havas 4.712 loĝantojn (NIS 2009).

Ĝi etendiĝas sur areo de 3.087,34 hektaroj kun meza alteco de 670 metroj kaj reliefo leĝere ondumata. Ĝi limas kun la municipoj Móstoles, Fuenlabrada, Humanes de Madrid, Arroyomolinos, Navalcarnero, Batres, Serranillos del Valle, kaj Griñón.

Ĝi jam ekzistis en la 12-a jarcento, dato kiam oni mencias la ekzistadon en dokumento pri teritoriaj disputoj de la urbo Segovio. Unue sub rego de Segovio kaj poste de Toledo, en 1757 ĝi definitive apartenis al la provinco de Madrido.