Moratalazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de Moratalazo ekde la distrikto Retiro

MoratalazoMoratalaz estas la nomo de unu el la 21 distriktoj kiuj konsistigas la municipon Madrido, Hispanio. Ĝi troviĝas en la sudoriento de la urbo. Ĝi havas 104.923 loĝantojn en areo de 6,34 km², kies loĝdenso estas 16.549 loĝ./km².

Moratalazo naskiĝis kiel dorm-kvartalo de Madrido dum la 1960-aj jaroj. Famaj loĝantoj de tiu ĉi distrikto estis Elvira Lindo, Melendi, El Dioni, Alejandro Sanz, la drumisto de la muzikgrupo Dover kaj Fernando Alonso. Dum jarcentoj, kaj ĝis 1959, ĝi estis zono kun etaj kampardomoj kaj ŝafejoj.

Moratalazo havas la jenajn kvartalojn: Pavono, Horcajo, Maroĥino, Media Legua, Fontarrón, Vinatero.