Moravanský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moravanský
vilaĝo
Moravanský
Oficiala nomo: Moravanský
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Moravany
Historia regiono Bohemio
Domoj 44 2009
Situo Moravanský
 - koordinatoj 50° 00′ 46″ N 15° 55′ 03″ O / 50.01278 °N, 15.91750 °O / 50.01278; 15.91750 (mapo)
Katastro 1,61 km² (161 ha) Moravanský
Loĝantaro 95 (2021)
Denseco 59,01 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Moravanský
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Moravanský estas parto de la komunumo Moravany, situas 2 km sudokcidente de ĝi, en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Loučná. Vivas ĉi tie 95 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo devenas el germana jozefisma koloniigo kaj origine nomiĝis germane Sehndorf. Ekestis sur teritorio de estinta, sekigita fiŝlago Moravanský en la jaro 1782, kiam imperiestro Jozefo la 2-a subtenadis germanan koloniigon de Ĉeĥio. Parcelojn de sekigitaj fiŝlagoj Moravanský, Velkolánský kaj Malolánský, kies digoj estas ankoraŭ nun videblaj, farmedonacis herede al enmigrantoj el prusa Silezio. Originaj domoj estis konstruataj el adobo kaj oklateraj garbejoj el ligno. Malprofundaj putoj estis masonitaj, kovritaj per tegilaj tegmentoj kaj malsupren iris ŝtuparo. Al ĉiu domo estis alskribita 11 akreojn (en ĉeĥaj landoj 1 akreo = 0,5756 ha) da tero. Nur post preskaŭ cent jaroj estis tute pagitaj partopagoj al superularo por ligno kaj konstruado.

Interesaĵo estas, ke en Moravanský oni komencis en la regiono kultivadi blankan brasikon.

En la jaro 1840 estis en Moravanský fondita t.n. migra lernejo, en kiu oni instruis en la germana. Oni praktikis ĝin tiel: kie en la domo estis nur unu infano, instruado okazis en tiu domo dum unu semajno kaj la instruisto loĝis kaj manĝis tie. Kie estis du infanoj, instruado en la domo daŭris du semajnojn ktp.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869147
1880182
1890186
1900185
1910171
1921226
JaroLoĝantoj
1930204
1950190
1961175
1970149
1980129
1991100
JaroLoĝantoj
2001101
201197
202195

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]