Moraviaj Esperanto-Pioniroj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

MORAVIAJ ESPERANTO-PIONIROJ estis multsignifa eldonejo, fondita fare de A. Kudela, J. Mastný kaj A. Neužil en Olomouc.

Al la kolektivo de kunlaborantoj estas necese aldoni personon, kiu estis verŝajne la ĉefa tradukanto en la kolektivo de MEP, sed kiu pro sia modesteco ne permesis, ke la eldonantoj indiku lin kiel tradukinton. Li estis Josef Řebíček, finfrekventinto de juro-studoj en Prago, ĉefo de komerca departemento en la fervoja direkcio en Olomouc, esperantisto de la jaro 1918. Li ne ŝatis societan vivon, tamen li dediĉis ĉiun sian liberan tempon al tradukado, preskorektado, administrado. Verkoj tradukotaj estis elektataj precipe de J. Mastný. La netskribaĵojn por la preso kaj preskorektojn helpadis plenumi al J. Řebíček tre oferema animo de la kolektivo Tonča Mrázková, orfino, kiu estis septembre 1942 torturmurdita en la nazia koncentrejo Oświęcim. Antaŭ la milito ŝi aktivis ankaŭ en fervojistina Esperanto-rondeto en Olomouc.

[redakti] Eldonitaj verkoj

Tie aperis ankaŭ teatraĵo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Moraviaj E-Pioniroj en Olomouc estas unuiĝo de tri viroj: Jar. Mastný, fabrikisto, Ant. Kudela, juĝa oficisto, Albín Neužil, lernejestro, kiuj fondis specon de privata eldona entrepreno jam antaŭ milito. Sed nur en Ĉ. ili eldonis vicon de libroj tre prudente elektitaj: Mahen: Koboldo Ondra; Čapek: RUR; Řebíček: Int. konvencioj fervojaj; Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis; Welzl: Tridek jarojn en la ora nordo; Herman: Fokso-Nukso; Vladyka: Mi en li; Kamaryt: Filozofia vortaro.
Aliaj lingvoj