Moraviaj kemiaj uzinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moraviaj kemiaj uzinoj (ĉeĥe Moravské chemické závody) (nun BorsodChem MCHZ) estas industria entrepreno troviĝanta en Mariánské Hory. Decidan produktan plenigaĵon de la uzino kreas produktoj de organika kemio (precipe anilino), malpli grandan parton poste anorganikaj kemiaĵoj. Fine de la jaro 1924 Ĉeĥoslovakio komencis trakti kun franca firmao Société de l´Amonique kaj Ĉeĥoslovaka kompanio por produktado de sintetika amoniako - amoniako kaj hidrogeno el koaksa gaso pri fondo de kemiaj uzinoj en Ostrava. Fina interkonsento okazis en la jaro 1925. Origine estis pripensate konstrui la fabrikon proksime de koaksigejo Karolina, sed rilate al netaŭga lokigo de tiu ĉi areo en la urbocentro estis decidite konstrui la kemiuzinon proksime de koaksigejo Ignát. Kiel pozitivaj faktoroj estis taksitaj precipe sufiĉan fonton de utila akvo el Odra, proksimecon de la koaksigejo kaj elektrejo, fervoja atingebleco kaj la ĉirkaŭaĵo taŭga por plua disvastigado de la uzino. Por ke oni malebligu al eventualaj inundoj el la proksima rivero, estis de ŝutmontaĵo el minejo Ignát la tereno plialtigita je 1,5 metroj. La konstruado mem komenciĝis la 16-an de septembro 1927. La unua direktoro de la entrepreno estis la 1-an de marto 1925 nomumita Inĝ. Václav Chval.

Historio en datoj[redakti | redakti fonton]

  • 1927 – komenco de la konstruado de la entrepreno
  • 1928 – komenco de produktado de hidrogeno, amoniako kaj amonia sulfato
  • 1931 – komenco de produktado de pluaj tipoj de sterkaĵoj
  • 1937 – komenco de produktado de argono, metanolo, formaldehido, heksametilentetramino
  • 1938 – komenco de produktado de okzalata acido
  • 1948 – komenco de produktado de ridgaso
  • 1951 – komenco de produktado de ureo kaj thioureo
  • 1956 – finigo de produkatado de metanolo kaj heksametilentetramino
  • 1958 – komenco de produktado de ureoformaldehida gluaĵo (Dukol)
  • 1959 – komenco de produktado de cikloheksanono
  • 1961 – komenco de duontrafika produktado de anilino, [[cikloheksilamino[[ kaj du[[cikloheksilamino[[
  • 1966 – komenco de produktado de sulfata acido
  • 1970 – komenco de produktado de sorbitolo
  • 1971 – komenco de produktado de fenolikaj presigaj materioj kaj fenolformaldehidaj rezinoj
  • 1972 – finigo de produktado de ureo
  • 1973 – finigo de produktado de thioureo
  • 1976 – finigo de produktado de sulfata amoniako
  • 1983 – finigo de produktado de amoniako
  • 1985 – konstruita anilina bloko
  • 1986 – finigo de produktado de cikloheksanono
  • 1993 – finigo de produktado de sulfata acido
  • 1994 – finigo de produktado de sorbito kaj argono
  • 1995 – komenco de produktado de specialaj aminoj I
  • 1996 – ŝanĝo de teknologio de produktado de hidrogeno
  • 1997 – komenco de produktado de specialaj aminoj II
  • 1999 – konstruita bruligejo de industriaj forfalaĵoj
  • 2000 – eniro de strategia kunulo BorsodChem
  • 2001 – finigo de produktado de sterkaĵoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]