Moraviasilezia regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moraviasilezia regiono
ĉeĥe: Moravskoslezský kraj
administra unuo
Moravian-Silesian Beskids (CZE) - from Kunčice pod Ondřejníkem.jpg
Moraviasileziaj Beskidoj el Kunčice pod Ondřejníkem
Flag of Moravian-Silesian Region.svg
Flago
Moravian-Silesian Region CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Moravskoslezský kraj
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Distriktoj
Historiaj regionoj
Montaroj Moraviasileziaj Beskidoj, Jeseníky
Aŭtostrado D1
 - Internacia vojo I/11 (E 75)
 - Internacia vojo I/48 (E 462)
 - Fervojo 270, 320
 - Flughaveno Flughaveno en Mošnov
Najbaras kun
Gravaj urboj
Interesaj lokoj
Riveroj
Ĉefurbo Ostrava
 - mezo Placo de Masaryk Ostrava
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′30″N 18°17′30″E  /  49.84167°N, 18.29167°O / 49.84167; 18.29167 (Moraviasilezia regiono)
Plej alta punkto
 - situo Praděd
 - alteco 1 491 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo kunfluejo de Odro kaj Olše
 - alteco 195 m s. m.
Areo 5 427 km² (542 700 ha)
Loĝantaro 1 247 373 (12/2008)
Denseco 229,85 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Hetmano Miroslav Novák ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj T
ISO 3166-2:CZ CZ-MO
CZ-NUTS CZ080
Moraviasilezia regiono kun situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Moraviasilezia regiono kun situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Moraviasilezia regiono kun situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Moraviasilezia regiono kun situo de Ostrava
ButtonRed.svg
Moraviasilezia regiono kun situo de Ostrava
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Moravian-Silesian Region
Retpaĝo: www.kr-moravskoslezsky.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Moraviasilezia regiono (Moravskoslezský kraj) (de januaro de 2000 ĝis majo de 2001 "Ostrava regiono" (Ostravský kraj)) estas unu el 14 pli superaj teritorie administraj tutaĵoj en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio kaj en ĉeĥa Silezio. Sude ĝi najbaras kun Zlínský kraj - Regiono Zlín, okcidente kun Olomoucký kraj - Regiono Olomouc, norde kun polaj regionoj, sudoriente kun slovaka Regiono Žilina.

Naturkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Orografie la teritorio de la regiono situas en limdisiĝo de Ĉeĥa masivo kaj ekstera okcidenta montaro Karpatoj. La plej alta montaro estas Hrubý Jeseník kun la plej alta monto Praděd (1 491 m s. m.), kiu apartenas al Ĉeĥa masivo kaj Moravia-Silezia regiono dividiĝas je ĝi kun la najbara Regiono Olomouc. En la mala, sudorienta fino de la regiono leviĝas montaro Moravskoslezské Beskydy kun la plej alta monto Lysá hora (1 324 m s. m.), kiu daŭrigas en Regionon Zlín, en Slovakion kaj ankaŭ Pollandon. Malpli altaj montetoj borderas sudokcidentan limon de la regiono. Male nordoriento subenkliniĝas en Ostravan basenon ĉirkaŭ rivero Odro kaj ties alfluoj.

Plimulton de la regiono deakvigas rivero Odro kaj ties alfluoj (ekz. riveroj Opava, Ostravice, Olše) ĝis Balta maro. Sole el parto de montaro Nízký Jeseník ĉirkaŭ urbeto Rýmařov kaj malgrandaj teritorioj de ĉirkaŭaĵo de urbo Nový Jičín forfluas akvoj ĝis riverregiono de rivero Morava, do ĝis Nigra maro.

Eĉ kiam la regiono estas kunigata precipe kun la industria regiono ĉirkaŭ urbo Ostrava, troviĝas en ĝi ankaŭ valoraj regionoj, kiuj estas ŝirmataj enkadre de tri Protektataj pejzaĝaj regionoj (PPR): Beskydy kun areo 1160 m2 inkluzive de parto de Zlín ĝi estas la plej granda PPR en Ĉeĥio, Jeseníky kaj Poodří. Krom tio ĉi tie estas 131 etareaj ŝirmataj teritorioj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj Distrikto Bruntál, Distrikto Opava, Distrikto Nový Jičín, Distrikto Frýdek-Místek, Distrikto Karviná kaj Distrikto Ostrava-urbo.

Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Bílovec, Bohumín, Český Těšín, Frenštát pod Radhoštěm, Frýdlant nad Ostravicí, Havířov, Hlučín, Jablunkov, Kopřivnice, Kravaře, Krnov, Odry, Orlová, Rýmařov, Třinec kaj Vítkov.

En la regiono estas 302 komunumoj, el tio 22 urboj kun disvastigita agadeco. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo Ostrava.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Laŭ administra divido el la jaroj 19601990 la tuta ĝia teritorio apartenis al tiama Nordmoravia regiono.

Dum Aŭstrio-Hungario la teritorio de la regiono apartenis parte al Moravia markgrafejo, parte al Silezia dukolando, kiel aludas ankaŭ hodiaŭa nomo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La regiono havas la plej altan nombron de loĝantoj el ĉiuj ĉeĥaj regionoj kaj ankaŭ la plej altan densecon de loĝatigo, alte superantan la dimension de la respubliko (Ĉeĥio 129 da loĝantoj en km2; Moravia-Silezia regiono 228 da loĝantoj en km2). 62 % da loĝantoj vivas en urboj super 20 000 loĝantoj kaj eĉ tio estas en la lando escepta. La plej alta loĝantardenseco estas en la regiono ĉirkaŭ Ostrava (1 466), la plej malalta en la regiono ĉirkaŭ Bruntál (63).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dank‘ al trovejoj de nigra karbo en Ostrava-Karvina baseno kaj al ĝi ligitaj metalurgia kaj pluaj industrioj tiu ĉi parto de la regiono apartenis jam dum Aŭstrio-Hungario al la plej gravaj industriaj regionoj. Sed konekse kun nuntempa malintensigo de la peza industrio ĉi tie tre kreskas senlaboreco. Longe ankaŭ daŭros la renovigo de la difektita vivmedio.

Pli multe ol duono de la regiono prenas agrikultuta grundo, pluaj 35 % falas al arbarareoj (precipe en montarregionoj de montaroj Jeseníky kaj Beskydy).

Transporto[redakti | redakti fonton]

Kiam Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti, la regiono troviĝis en la situo de la plej nordorienta limregiono, ĉe limoj al Pollando kaj Slovakio, plej multe malproksima de rektaj kontaktoj kun metropolo de la ŝtato kaj kun ekonomiaj iniciatoj el progresiĝintaj landoj de EU. La granda manko de la regiono el vidpunkto de trafikinfrastrukturo estas neĉeesto de rekta konekto al aŭtostrada reto, kiu ĝis nun ne estas alkondukita en la regionon. En majo de la jaro 2002 estis komencita konstruado de aŭtostrado D47 inter urboj Lipník nad Bečvou kaj la pola ŝtatlimo ĉe urbo Bohumín je longeco 80,2 km. La landvoja komuniksistemo nuntempe apogas sin al ĉefaj internaciaj landvojoj I/11 (E 75): OpavaOstravaČeský TěšínMosty u Jablunkova kaj I/48 (E 462): Nový JičínFrýdek-MístekČeský Těšín, kiuj kondukas tra orienta parto de la regiono. Nuntempe okazas ties modernigoj, precipe en la landvojo I/48, kiu estas reguligata al rapideckomunikaĵo R 48. Moravia-Silezian regionon trahakas du fervojdirektoj de la eŭropa signifo, la elektrigitaj fervojoj n-ro 270 kaj n-ro 320. La fervojdirekto n-ro 270 estas signifa sektoro de la ĉefa fervojdirekto de Ĉeĥio (PragoBohumín) kaj nuntempe okazas ties renovigo, kiu estos finita en la jaro 2005. Atingebleco de la regiono per aviadiloj estas sekurigata pere de internacia flughaveno en Mošnov, la dua plej granda flughaveno en Ĉeĥio, kies longeco de la alterigvojo 3 600 m ebligas alterigadon al ĉiuj kategorioj de aviadiloj sen limigo.

Scienco kaj klereco[redakti | redakti fonton]

Larĝan skalon de 36 gimnazioj, de 85 mezaj faklernejoj kaj de 56 mezaj fakinstruinstitutoj plenigas 10 pli superaj faklernejoj kaj kvar altlernejoj (Altlernejo mineja - Teknika universitato OstravaOstrava universitatoSilezia universitato en Opava kaj Altlernejo de entreprenado Ostrava), kiuj pere de siaj 14 fakultatoj certigas instruadon por pli multe ol 25 000 studentoj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]