Moravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moravo apud Bzenec-Přívoz
Fonto de Moravo ĉe Králický Sněžník

Moravo (ĉeĥe kaj slovake Morava, germane March) estas la plej signifa kaj la plej longa rivero en Moravio. Ĝi estas alfluo de rivero Danubo, en kiun ĝi enfluas de maldekstre ĉe la slovaka urbo Bratislava. Ĝi fontas ĉe Králický Sněžník en la supermara alteco de 1.380 m kaj ĝia longeco de fluo estas 353 km. Ĝia moravia parto ĝis kunfluejo kun la plej alflua rivero Dyje estas la plej malalta kaj samtempe la plej suda loko de Moravio.

Pejzaĝe interesajn sektorojn kreas precipe la regiono de Litovelské Pomoraví kaj karstaj aperaĵoj en la karsto de Mladeč. En Dolnomoravský úval (Submoravia valo) estas en vala herbejo centroj kun signifaj arĥeologiaj malkovroj el la tempo de la Grandmoravia regno (Staré Město, Mikulčice) kaj kun pli postaj akvaj burgoj (Napajedla, Uherské Hradiště, Uherský Ostroh, Veselí nad Moravou, Strážnice, Hodonín).

Teĥnike eminenta projekto, la Baťa-kanalo - historia akva vojo realigita en la 1930-aj jaroj de la entreprenisto Tomáš Baťa - meritas apartan atentemon en Dolnomoravský úval. La kanalo estis 50 km longa kaj ĝi kondukis el urbo Otrokovice ĝis Rohatec, de kie estis transportota lignito. En la jaro 1937 komenciĝis por mallonga tempo ankaŭ ŝarĝnavigado.

Pro iniciato de ekinteresiĝintaj urboj kaj vilaĝoj, subtenita de la Eŭropa Komisiono, oni sukcesis komenci uzi la kanalon ankaŭ por turismaj celoj. En la jaro 1999 povis esti komencita trafiko en la sektoro OtrokoviceStrážnice. La navigado, kiun eblas kunigi kun trarigardo de kulturmemorindaĵoj, folkloraj interesaĵoj kaj aliaj, daŭras proksimume 12 horojn, je dispono estas pruntedonejoj de boatoj, kampadejoj kaj banejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]