Mordvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mordovio)
Saltu al: navigado, serĉo
Respubliko Mordvio
ruse: Республика Мордовия, mordve: Мордовия Республикась
respubliko
Mordovia in Russia.svg
Flag of Mordovia.svg
Coat of Arms of Mordovia.svg
Oficiala nomo: Респу́блика Мордо́вия
Lando Flago de Rusio  Rusio
Ĉefurbo Saransk
Areo 26 200 km² (2 620 000 ha)
Loĝantaro 834 755 (2010)
Denseco 31,86 loĝ./km²
Establita 4-a de januaro 1930
Ŝtatestro Nikolay Merkushkin
Lingvoj rusa kaj mordva (erzja kaj mokŝa)
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mordovia
Retpaĝo: www.e-mordovia.ru

Mordvio estas respubliko (federacia subjekto) de Rusio fondita en 1930. Ĝi akceptis sian nomon de etno mordvoj laŭ tutrusia popolnombrado de 2002 reprezentanta nur 32 procentojn de tuta regiona loĝantaro — plimulto estas la 61 procentoj de rusoj al kiuj aldoniĝas 6 procentoj da tataroj.

Parolantoj de du mordvaj lingvoj (erzja kaj mokŝa) en pasintaj jarcentoj estis pli premataj asimiliĝi al rusa kulturo ol ĉirkaŭaj etnoj, kaj nuna etna disdivido de la regiono montras tiun fakton.[mankas fonto]

Ĉefurbo de la respubliko estas urbo Saransk (297,4 mil loĝantoj en 2002).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Etnoj de Mordvio: violkolore - mokŝa, rozkolore - erzja, hele - rusoj, verde - tataroj

En 2015 Mordvio enhavas ĉirkaŭ 800 mil loĝantojn, el ili 61,2 % estas urbanoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Mordvio estas tri oficialaj lingvoj:

Lastaj du lingvoj apartenas al mordva lingvaro; ili havas oficialan statuson nur en Mordvio. Mordvio estas plej proksima al Moskvo regiono kun alia (ne-rusa) oficiala lingvo.

Mokŝa lingvo estas parolata ĉefe en okcidenta kaj centra partoj de Mordvio, erzja lingvo estas parolata ĉefe en orienta parto.