Moresnet neŭtrala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neoficiala flago de Moresnet (1883)
Situo de Moresnet

Moresnet, Neŭtrala Moresnet aŭ "Neŭtra Moresneto" estis, de 1816 ĝis 1919, malgranda kvazaŭregno, aree ĉirkaŭ 3,5 km², ekzistanta nur ĉar ĝiaj du grandaj najbarlandoj ne konsentis pri kiu posedu ĝin. Tiel, ili decidis igi ĝin neŭtrala teritorio dividante regon egale. Ĝi estas proksimume 7 km sudokcidenten el Aĥeno, rekte sude de la intersekco de la germanaj, belgaj kaj nederlandaj landlimoj sur Vaalserberg.

Ekapero

Dum Kongreso de Vieno de 1815, la eŭropa landodivido estis ja redesegnita por kongrui la novan politikan potenco-distribuon. Unu el tiuj limoj ŝanĝindaj estis inter la nova Unuiĝinta Reĝlando de Nederlando kaj Prusio. Ambaŭ konsentis plejparte ĉar la landlimo sekvis malnovajn liniojn, sed ĉirkaŭ Moresnet estis problemo. Inter la vilaĝoj Moresnet kaj Neu-Moresnet, aperis la valora zinkominejo Altenberg (germane) / Vieille Montagne (france). Ambaŭ regnoj emis inkluzivi ĝin en siajn respektivajn teritoriojn, kaj interkonsentis en 1816: vilaĝo Moresnet mem estu nederlanda, Neu-Moresnet estu parto de Prusio kaj la minejo kaj vilaĝo Kelmis (La Calamine) ĉirkaŭ ĝi iĝu, provizore, neŭtrala teritorio administrata kune de ambaŭ regnoj.

La nova teritorio havis pli-malpli triangulan formon. La bazo estis la ĉefa ŝoseo de Aĥeno al Lieĝo. La minejo estis tuj norde el la ŝoseo. Apude du rektaj linioj iris norden konverĝee ĝis sekco sur Vaalserberg. Kiam Belgio akiris sendependecon el Nederlando en 1830, la lando en la nederlanda flanko ŝanĝis al belga rego, kaj tiel Belgio transprenis kunadministron, kvankam Nederlando neniam cedis formale la regon pri Moresnet. Komence, la teritorio estis regata de du respektivaj reĝaj komisaroj, sed poste oni koncedis al Moresnet pli da aŭtonomio, establante urbestron kaj dekopan konsilion. La urbestro (kaj ŝtatestro) estis nomumita de la du komisaroj.

La vivo en Neŭtrala Moresneto estis regata de la zinkominejo, la ĉefa dungejo, loganta multajn laboristojn el la najbaraj landoj aldone al la "indiĝenoj", kvankam la tuta loĝantaro de Moresneto neniam atingis kvin milojn. Esti "neŭtrala" teritorio havis plurajn bonajn efikojn. Inter ili malgrandaj impostoj, la neekzisto de tarifoj pri importo el la najbaraj landoj kaj malaltaj prezoj kompare al eksterlandaj. Pluraj servoj kiel poŝto estis dividitaj inter Belgio kaj Prusio (komparu Andoron). La indiĝenoj rajtis elekti kies militservon kaj jurisdikcion. Krome, la moresnetanoj estis konsiderataj senregnanoj kaj ne rajtis havi propran armeon.

Malapero

Muzeo de Moresnet
Moresnet sur poŝtkarto el 1900

Kiam la minejo elĉerpiĝis en 1885, aperis duboj pri la pretervivo de Neŭtrala Moresneto. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli aŭtonomigi ĝin: inter ili, kazino, kaj poŝtoservo kun propraj poŝtmarkoj, ideo malakceptita de la loka registaro. La plej rimarkinda iniciato venis de D-ro Wilhelm Molly (la mineja kuracisto), inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomata "Amikejo". La proponita himno estis samnoma marŝo en Esperanto, kun adaptita ortografio: Amikayo. Amikejo estis proklamita en aŭgusto 1908, sed daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar nek Belgio nek Prusio rezignis siajn rajtojn. En 1914 dum unua mondmilito, Germanio (heredanto de Prusio) invadis Belgion kaj aneksis Moresneton en 1915.

La postmilita Traktato de Versajlo de 1919 finis la "provizoran neŭtralecon" centjaran, decidante ke Neŭtrala Moresnet apartenos al Belgio. Germanio reaneksis la lokon dum la dua mondmilito, sed ĝi reapartenis al Belgio ekde 1944. Nuntempe, ĝi estas parto de la municipo Kelmis/La Calamine en la belgaj Orientaj Kantonoj, germanlingvaj.

Bibliografio

  • De laatste Belgen. Een geschiedenis van de Oostkantons, Selm Wenselaers, Meulenhoff/Manteau (2008)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj