Morfeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morfeo
Oneiroi
Informoj
Originala nomo Μορφέας
Sekso vira
Patro Hipno
Patrino Aglajo
vdr

Morfeo (antikve greke Μορφεύς, de μορφή : morfe , "formo") estas, en la helena mitologio, dio de la profetaj sonĝoj. Li estas, laŭ iuj antikvaj teologoj, la filo de Hipno (la Dormo) kaj Nikso (la Nokto), kaj laŭ aliaj, la ĉefa diaĵo de la mil Oneiroj naskitaj de Nikso sola. Lia alvokiĝo estas dormigi la mortemuloj.

Morfeo kaj Iriso, de Pierre-Narcisse Guérin (1811), muzeo de la Ermitejo.

Oni ofte reprezentas lin kiel junulo tenanta spegulon en unu mano kaj dormigilan papavon en la aliaj, kun flugiloj de papilio batante rapide kaj silente, kio permesis, ke li flugas. Li donas dormon tuŝante homon per la papavo. Li ankaŭ donas sonĝojn por la nokto. Por sin prezenti al homoj, li aliformiĝas en amata ulo (de tio sia nomo kiu signifas "formo"), permesante, ke la mortemulo por momento, eskapu el la maĥinacioj de la dioj. Li estus, laŭ Ovidio, la plej kapabla el siaj gefratoj preni homan formon.[1]

En la verko de Ovidio, li aperas kiel mesaĝisto de la dioj, Li estas verŝajne la sonĝo sendita de Zeŭso al Agamemno sed en tiu rakonto ne estis eksplicite nomita. Li ludas gravan rolon en la historio de Alkiono kaj Keikso Hipno elektas elektas Morfeon por preni la fomon de Keikso por viziti Alkionon dum ŝia dormo, priskribi la ŝippereon de ties edzo kaj peti funebron.[2]

Derivaĵoj[redakti | redakti fonton]

De la nomo Morfeo derivas tiu de la morfino, pro la dormiga povo de tiu drogo.

En la filma trilogio "The Matrix", unu ĉefa rolulo (ludita de Laurence Fishburne) nomiĝas Morfeo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]