Morgaŭ 21-a de aprilo 2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domani 21/04.09
Artisto Pluraj artistoj (Artisti uniti per l'Abruzzo)
Tipo Unuopaĵo
Publikigo 21-a de majo 2009
Daŭro 6 min : 12 s
Diskoj 1
Trakoj 2
Ĝenro Pop-muziko
Firmao Sugar Music
Registrado la 21-an de aprilo 2009
Officine Meccaniche Recording Studios
Milano
Formato KD
Cifereca elŝuto
Notoj Kanto realigita por monkolektado por Abruco
vdr
Citaĵo
 Tra le nuvole e i sassi passano i sogni di tutti,
passa il sole ogni giorno senza mai tardare.
Dove sarò domani? Dove sarò? 
  Inter la nuboj kaj l'ŝtonoj pasas la sonĝoj de ĉiuj,
pasas la suno ĉiutage neniam malfruante.
Kie mi estos morgaŭ? Kie mi estos? 
— Unuiĝintaj Artistoj por Abruco, Morgaŭ

Morgaŭ 21-a de aprilo 2009 (itale Domani 21/04.2009) estas la titolo de speciala remuldo de la kanto nomata Domani ("Morgaŭ"), skribita kaj kantita de Mauro Pagani en 2003 kaj entenata en la samnoma muzikalbumo publikigita en la sama jaro. La ĉefaj iniciantintoj de la projekto estis Mauro Pagani mem, Jovanotti kaj Giuliano Sangiorgi de la grupo Negramaro.

En 2009 la peco, renomigita per la nova titolo, estis denove surdiskigita kaj publikigita de kvindek ses el la plej famaj italaj kantistoj, kiuj por la okazo kreis grandan grupon nomatan "Unuiĝintaj Artistoj por Abruco" (itale: Artisti Uniti per l’Abruzzo), kiel memoraĵon de la tertremo de la jaro 2009 en La-Aglo, por komplete transigi la profitojn por la kampanjo "Ni savu la arton en Abruco" (itale: Salviamo l'arte in Abruzzo).

La peco[redakti | redakti fonton]

La peco, dissendita radiofonie je la 3:32 la 6-an de majo 2009 precize post unu monato ekde la tertremo, estis komercigita ekde la 8-a de majo interrete je 0,60-0,75 eŭroj kaj ekde la 15-a de majo en la vendejoj je 5,00 eŭroj en KD entenanta la integran version de la peco, la instrumentan version kaj la videofilmeton.

La kanto, leĝere ŝanĝita en la teksto por adapti ĝin al la okazo, estas parto de la iniciato Ni savu la arton en Abruco, solidarprojekto de la artistoj kaj de la diskaro al la homoj frapitaj de la tertremo en Abruco naskita por helpi igi baldaŭ uzeblaj la lokojn de la kulturo.

En la mezo de la peco estas rekantaĵo skribita kaj kantita de Jovanotti, CapaRezza, Frankie HI-NRG, J-Ax, Fabri Fibra kaj de Sud Sound System, kiu konsistigas eksplicitan omaĝon al homoj batitaj de la tertremo.

Danke al la engaĝiĝo, la disponeblo, la tuja aniĝo kaj la emociema kuntreniĝo de la artistoj partoprenintaj la iniciativon, la peco estis registrita en ununura tago, la 21-an de aprilo 2009 – el kiu elvenas la nova titolo de la peco – en la laborejo Officine Meccaniche de Mauro Pagani, en Milano.

La unuopaĵo finis sian komercan vivon en la fino de decembro 2009 per la retiriĝo el la vendejoj kaj la interrompo de la diĝita vendo.

Partoprenantaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Trakoj[redakti | redakti fonton]

KD - 3259130001884 Sugar Music
  1. Domani 21/04.2009
  2. Domani 21/04.2009 (Instrumenta)
  3. Domani 21/04.2009 (Video)

Monkolektado[redakti | redakti fonton]

Post unu jaro de la registrado, Domani 21/04.09 kolektis 1.183.377,35 eŭrojn, kiuj estas en la kuranta konto n° 95882221 de la itala Ministerio pri kulturaj havaĵoj. 450.000 KD estis venditaj kaj 74.000 sondosieroj elŝutitaj. Oni aldonu eĉ la aŭtororajtojn de SIAE aldonitaj de Mauro Pagani de 39.357,70 eŭrojn kaj 29.651,66 eŭrojn[1].

Klasifikoj[redakti | redakti fonton]

Morgaŭ 21-a de aprilo 2009 debutas unuapozicie en la itala diĝita klasifiko, vendante 357.000 ekzemplerojn en la unua semajno, iĝante unu el la plej altaj debutoj en la historio de la diĝita klasifiko FIMI. En la dua semajno, la unuopaĵo pliigas la vendojn, per aliaj 562.000 ekzempleroj, kaj la unuan pozicion sukcesas pluteni, sume, dum 12 semajnoj, iĝante la plej venditaj unuopaĵo de la jaro 2009[2].

Plej altaj pozicioj
Lando (2009) Pozicio
Italio[2] 1
Semajna progreso en la itala klasifiko
FIMI Digitala elŝutado - nur Top 20 (2009)[2]
Semajno 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19
Pozicio 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 2 5 7 11 16 15 18

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Kantoj en la unua loko en ItalioPoste:
Parla con me - Eros Ramazzotti14-a de majo 2009When Love Takes Over - David Guetta kune kun Kelly Rowland