Morgan De Sanctis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morgan De Sanctis
Morgan De Sanctis en 2012
Morgan De Sanctis en 2012
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1977 (1977-03-26) (46-jaraĝa)
en Guardiagrele
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Morgan De Sanctis (prononco [ˈmorɡan dɛ ˈsantis]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  26-an de marto 1977(nun 1977-03-26) en Guardiagrele, do nun estas 46-jara. Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo SCS Napoli.

Krome Morgan De Sanctis ekde la jaro 2005 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-19-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.