Morges

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Morges
Blazono de Morges
Lagobordo de Morges
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46°30′34″N 6°29′55″O  /  46.50944°N, 6.49861°O / 46.50944; 6.49861 (Morges)Koordinatoj: 46°30′34″N 6°29′55″O  /  46.50944°N, 6.49861°O / 46.50944; 6.49861 (Morges)
Nombro de enloĝantoj 14433
Areo 3,86 km²
Alteco 374 m super marnivelo
Poŝtkodo 1110
Komunumkodo 5642
Mapo de Morges

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Morges estas la ĉefurbo de la samnoma de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 14433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

[redakti] Geografio

Morges situas 10 kilometrojn okcidente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la norda bordo de la Lago Lemano, sur la elfluejo de rivero Morges

[redakti] Najbaraj komunumoj

La urbo limas en nordo al Vufflens-le-Château, Monnaz kaj Echichens, en oriento al Lonay kaj Préverenges, en sudo alliflanke de la Lago Lemano Publier (en Francio), kaj en okcidento al Tolochenaz kaj Chigny.

[redakti] Trafiko

Morges situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo, kiu estis malfermita en la jaro 1858.

La urbo disponas pri propra alveturo al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Friburgo, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

Diversaj poŝtaŭtolinioj ligas la urbon kun Ecublens, Apples, Lavigny, Cossonay kaj Le Pont.

La loko ankaŭ estas servata de la ŝiptrafiko sur la Lago Lemano.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Morges datiĝas el la jaro 1297 kiel Morgia. Jam en la jaro 1286 sub la regado de Ludoviko la 1-a de Savojo estis komencita la konstruado de la Kastelo de Morges.

Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno en la jaro 1536 Morges fariĝis la ĉefloko de la samnoma voktejo.

Post la disfalo de la Malnova Reĝimo pro la Helveta Revolucio la urbo de 1798 ĝis 1803 estis parto de la Kantono Lemano. Dum la epoko de la meditacio Morges integrigĥis en la tiam kreita Kantono Vaŭdo kaj fariĝis ĉefloko de la samnoma distrikto.

[redakti] Famaj personecoj

En Morges naskiĝis la fama svisa sciencisto, bahaano kaj esperantisto Auguste Forel kaj la bakteriologo Alexandre Yersin. La interlingvisto Richard Berger estis inter 1928 kaj 1963 profesoro ĉe altlernejo Morges.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Morges


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj