Mori Terumoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MORI Terumoto (japane: 毛利 輝元; naskiĝis la 22-an de januaro 1553; mortis la 27-an de aprilo 1625) estis japana daimio.

Li estis filo de Mori Takamoto, batalis kontraŭ Toyotomi Hideyoshi sed malvenkis. Li partoprenis la Kiuŝu-kampanjon (1587) flanke de Hideyoshi kaj konstruis la kastelon de Hiroŝimo.

Terumoto estis membro de la kvin regantoj nomumitaj de Hideyoshi.