Moric Benjovski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moric Benjovski
Persona informo
Maurycy Beniowski
Naskiĝo 20-an de septembro 1746 (1746-09-20)
en  Hungara reĝlando Aŭstra imperio Verbó
Morto 23-an de majo 1786 (1786-05-23) (39-jaraĝa)
en Ambohitralanana,  Madagaskara reĝlando
Lingvoj francahungaraslovakagermanalatinarusa vd
Ŝtataneco HungarioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Infanoj Bartłomiej Beniowski vd
Profesio
Okupo esploristo • verkistomilitisto • mondovojaĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Familia domo de Benjovski en Vrbové

Moric Benjovski (Maŭrico Benjovski, aŭ Benyovszky Móricz en hungara) (naskiĝis 20-an de septembro 1746 en Verbó en Hungara reĝlando kiel Móritz Benyovszky, mortis la 23-an de majo 1786 en Maroantsetra, Madagaskaro) estis hungarlandana[1][2] aventurulo, vojaĝisto, malkovrinto, koloniisto, verkisto, reĝo de Madagaskaro, kolonelo de franca armeo, komandanto de pola armeo kaj aŭstra soldato. Li estis la unua eŭropano, kiu navigaciis en norda Pacifiko (longe antaŭ James Cook kaj Jean-François de La Pérouse). Aŭtoro de memorara verko Pamäti a cesty (Memoroj kaj vojaĝoj).

Li kverelis kun imperiistino Maria Tereza de Aŭstrio pri la patra heredaĵo, pro kio Maria Tereza prenis liajn bienojn. Poste li setlis en Pollando kaj kiel bienposedanto defendis la novan patrujon kontraŭ la rusaj trupoj dum dispartigo de Pollando. En 1769 li militkaptiĝis, oni ekzilis lin al Kamĉatko,[3] kie li konatiĝis kun la loka guberniestro. Dumtempe li faris la unuan geologian, etnografian, zoologian priskribon de Kamĉatko. En 1771 li organizis ribelon kaj deklaris manifeston, kiu donis ekzemplon por la manifestoj de postaj rusaj ribeloj.

Li forveturis per la ŝipo ’’Petro kaj Paŭlo” kaj atingis la aleutajn insulojn, kurilajn insulojn kaj albordiĝis sur Tajvano.

Sur la insulo Madagaskaro li fondis la urbon Luisbourg, kaj akceptis la proponon de tribestroj iĝi guberniestro. Li vane varbis soldatojn el la indiĝenoj, kaj fine mortis batalante por la malagasoj.

Variaĵoj de lia nomo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la nacieco ne gravis en la 18-a jarcento min. 3 popoloj diras, ke Benjovski apartenis al ili. Lia nomo tre varias pro tio.

Hungare: Benyovszky Móric (propra nomo)
Pole: Maurycy August Beniowski
France: Maurice Auguste de Benyowsky/-ski
Angle: (Matthew) Maurice Benyowsky/Benovsky
Germane: Moritz Benjowski
Latine: Mauritius Auguste de Benovensis Slovake: (Matúš) Móric Beňovský/Beňowský

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En matriko de gimnazio de Svätý Jur li estas enskribita kiel "nobelo slovaka el Vrbové en Nitra departemento". Asertoj, ke tio estis hungaro aŭ polo, estas malĝustaj. Fonto: Beňová, Jana: Al Móric Beňovský anoncas sin tri nacioj. SME, 24.8.2006 p. 33.
  2. En verko Hungaria in parabolis: sive, Commentarii in adagia et dicteria hungarorum (1804) de Antal Szirmay estas pasaĝo pri slovakoj (Paragrafo 112 p. 72). Inter nobelaj familioj, kiuj parolas slovake, la aŭtoro klare indikas ankaŭ familion Benyovszky – Beňovský.
  3. Memoirs and Travels of Mauritius Augustus Count de Benyowsky: Consisting of His Military Operations in Poland, His Exile into Kamchatka, His Escape and Voyage from that Peninsula through the Northern Pacific Ocean, Touching at Japan and Formosa, to Canton in China, with an Account of the French Settlement He Was Appointed to Form upon the Island of Madagascar (1790). Alirita 2013-07-06.