Maŭrico (Hesio-Kaselo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Morico (Hesio-Kaselo))
Maŭrico de Hesio-Kaselo
Kuprogravuraĵo kun portreto de Moritz von Hessen-Kassel el la verko Teatro Eŭropa el 1662
Kuprogravuraĵo kun portreto de Moritz von Hessen-Kassel el la verko Teatro Eŭropa el 1662
Persona informo
Moritz von Hessen-Kassel
Naskiĝo 25-an de majo 1572 (1572-05-25)
en Kaselo,  Hesio-Kaselo
Morto 15-an de marto 1632 (1632-03-15) (59-jaraĝa)
en Eschwege,  Hesio-Kaselo
Tombo preĝejo Sankta Marteno vd
Lingvoj germana vd
Alma mater Universitato de Marburg vd
Familio
Dinastio Hesia dinastio vd
Patro Vilhelmo la 4-a de Hesio-Kaselo vd
Patrino dukino Sabina de Virtembergo vd
Gefratoj Philipp Wilhelm von Cornberg • Christine of Hesse-Kassel • Hedwig of Hesse-Kassel • Anne Mary of Hesse-Kassel vd
Edz(in)o Agnes of Solms-Laubach • Countess Juliane of Nassau-Siegen vd
Infanoj Otto, Landgrave of Hesse-Kassel • Elizabeth of Hesse-Kassel, Duchess of Mecklenburg • Vilhelmo la 5-a de Hesio-Kaselo • Agnes of Hesse-Kassel • Herman IV, Landgrave of Hesse-Rotenburg • Magdalene von Hessen-Kassel • Landgravine Sophie of Hesse-Kassel • Frederick, Landgrave of Hesse-Eschwege • Christian of Hessen-Kassel • Ernest, Landgrave of Hesse-Rheinfels • Philipp, Landgrave of Hesse-Kassel vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Landgrafo Maŭrico de Hesio-Kaselo (aŭ Morico de Hesio-Kaselo, germane Moritz von Hessen-Kassel), nomita „la erudiciulo“ (naskiĝinta la 25-an de majo 1572 en Kassel; mortinta la 15-an de marto 1632 en Eschwege) el la dinastio Hessen regis la landgraflandon Hesio-Kaselo ekde 1592 ĝis 1627.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Landgrafo Maŭrico estis filo de landgrafo Vilhelmo la 4-a de Hesujo-Kassel kaj ties edzino Sabina de Virtembergo. Li estis amplekse edukita, kaj lia edukado estis direktata plene en la senco de Philipp Melanchthon kaj Martin Bucer. Nur per la influo de siaj edzinoj li fariĝis reformito. Morico onidire parolis ok lingvojn, interesiĝis ankaŭ por natursciencoj kaj faris alĥemiajn eksperimentojn. Li amis pompajn sinprezentojn, kavalirajn turnirojn kaj alegoriojn kaj konstruigis la unuan memstaran teatrejon en la germanlingvaj landoj, la Ottoneum en Kassel. Li estis sperta muzikisto kaj respektinda komponisto; li malkovris kaj antaŭenigis la komponiston Heinrich Schütz.

La 23-an de septembro 1593 li geedziĝis kun Agnes de Solms-Laubach, kiu mortis la 23-an de novembro 1602 kaj kun kiu li tenis filinon kaj du filojn, inter ili la pli malfruan landgrafon Vilhelmo la 5-an de Hesujo-Kassel.

Post la morto de sia unua edzino kaj sesmonata funebrotempo li komencis la 22-an de majo 1603 kun Juliana de Nassau-Dillenburg duan geedzecon, el kiu devenis 14 gefiloj. Juliana realigis, ke ŝiaj gefiloj ricevu kvaronon de Hesujo-Kassel kiel heredeblaj feŭdoj (Hesujo-Rotenburg). Tiel ekestis per la tri postvivantaj filoj de Juliana – Hermano de Hesujo-Rotenburg, Frederiko de Hesujo-Eschwege kaj Ernesto de Hesujo-Rheinfels – la landgrafaj flanklinioj Hesujo-Rotenburg, Hesujo-Eschwege, Hesujo-Wanfried kaj Hesujo-Rheinfels.

En 1598, Maŭrico ŝanĝis sian paĝiolernejon en kortegan lernejon por nobeloj kaj burĝoj. El tio ekestis pli malfrue la Collegium Mauritianum, kiun li en 1618 denove modernigis kaj ŝanĝis al Collegium Adelphi Mauritianum.

„Dua reformacio“[redakti | redakti fonton]

En 1605, Maŭrico konvertiĝis al kalvinismo. Laŭ la principo de la Paco de Aŭgsburgo („Cuius regio, eius religio“) la landa reganto havis la rajton devigi siajn regatojn aliĝi al sia konfeso. Tamen la Aŭgsburga Religio-Paco estis kontraktita nur inter luteranoj kaj katolikoj kaj ĝia aplikebleco je reformitoj estis dubinda. Ĉiukaze Maŭrico transpaŝis la interpretomarĝenon, kiam li enkondukis la reformitan konfesion ankaŭ en tiuj landopartoj, kiuj en 1604 je la dispartigo de la heredaĵo de la formortinta linio Hesujo-Marburg estis transirinta al Hesujo-Kassel kaj por kiu konfesioŝanĝo per testamenta dispono estis esceptita. Kontraŭleĝa ankaŭ estis la devigita konfesioŝanĝo ĉe la tut-hesuja universitato de Marburgo, kiu rezultigis en 1607 la fondado de la luterana universitato de Gießen fare de la landgraflando Hesujo-Darmstadt.

Abdiko[redakti | redakti fonton]

Maŭrico agis dum sia regotempo ofte malfortune kaj perdis pli kaj pli la fidon de la klasoparlamentanoj de la landgraflando. Li entreprenis riskoplenajn aktivecojn ĉe la rando de sia teritorio, ekzemple katastrofan militiron al la Malalta Rejnlando kontraŭ la hispana okupacio de la princepiskopujo Monastero en 1598/99 aŭ la fiaskita okupado de la princepiskopujo Paderborn en 1604. Ekde 1604 okazis kadre de la Marburga Heredo-Malpaco longedaŭraj konfliktoj kun Hesujo-Darmstadt. Maŭrico tiam perdis en 1623 proceson antaŭ la Imperia Kortega Konsilantaro, per kiu li ne nur devis transcedi la marburgan heredaĵon, sed ankaŭ partojn de malalta Hesujo same kiel reglandon Schmalkalden kaj graflandon Katzenelnbogen kiel kostogarantiaĵo. Lia turniĝo al eksterlandaj konsilantoj aldone venenis la rilaton al la klasoparlamentanoj.

Dum la Tridekjara Milito, en kiu Hesujo apartenis al la regionoj plej dezertigitaj, Maŭrico metis sin per sia partieco por la protestanta unuiĝo kaj sia milita aktiveco favore al la dana reĝo Kristiano la 4-a ankaŭ en kontraŭecon al la imperiestro. En la fruaj 1620-aj jaroj la kavalira klaso ne estis inklina, porti la altajn kostojn por tio. Finfine la invado de trupoj de la katolika ligo sub generalo Tilly kaŭzis la rompon, kiam la klasoparlamentanoj sen scio de la landgrafo komencis intertrakti kun la generalo. Morico sekve riproĉis ilin pro ŝtatperfido kaj perdis tiel la lastan reston da fido de la klasoparlamentanoj. La 17-an de marto 1627 la klasoparlamentanoj devigis lin abdiki favore al lia filo.

Jam en 1623 Ludoviko la 1-a de Anhalto-Köthen akceptis Moricon en la unuan lingvo-akademion Fruchtbringende Gesellschaft ("Fruktodona Societo"). Maŭrico ricevis la societan nomon „la bone nomata“ kaj la devizon „en diligenta ekzerco“. Kiel emblemo li ricevis la ordinaran celastracon (Euonymus europaea L.). En la societa registro je Köthen la enskribo de landgrafo Maŭrico troviĝas sub numero 80.

Post sia abdiko en la jaro 1627, Maŭrico komence retiriĝis sur Kastelo Melsungen, poste Frankfurto ĉe Majno kaj faris pli malfrue Kastelon Eschwege sia maljuneca restadejo. Malsupra Hesujo estis transcedata al Hesujo-Darmstadt, kaj la kanclejestro de Morico estis ekzekutita. Maŭrico pretigis sur Kastelo Melsungen pli ol kvarcent desegnaĵojn, skizojn, stokoplanojn kaj konstruplanojn, kiuj donas klarigojn pri urbo, ĝia plano kaj ĝiaj domoj komence de la 17-a jarcento. Krome li okupiĝis pri tio, interpreti la estontecon kaj serĉi la ŝtonon de la saĝuloj.

Landgrafo Maŭrico mortis en la aĝo de 60 jaroj la 15-an de marto 1632 en Eschwege. Liamemore oni presis la volumenan memortraktaĵon Monumentum Sepulcrale, kiu laŭdas lin kiel landestron kaj aparte kiel erudiciulon.

Antaŭe:Landgrafo de Hesujo-KaseloPoste:
Vilhelmo la 4-a15921627Vilhelmo la 5-a

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Davidis regis prophetae psalterium (1593)
  • Encyclopaedia (1597)
  • Poetices methodices conformatae (1598)
  • Luther, Martin: Christliches Gesangbuch von allerhand geistlichen Gesängen und Liedern. – Cassel: Mencke, 1631 (muzikigitaj fare de Landgraf Moritz)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Armbrust: Geschichte der Stadt Melsungen. Im Kommissionsverlage Georg Dufayel, Kassel 1905, p. 40 sj.
  • Heiner Borggrefe (eldoninto): Moritz der Gelehrte. Ein Renaissancefürst in Europa. Edition Minerva, Eurasburg 1997, ISBN 3-932353-04-8
  • Hans Hartleb: Deutschlands erster Theaterbau. Eine Geschichte des Theaterlebens und der englischen Komödianten unter Landgraf Moritz des Gelehrten von Hessen-Kassel. De Gruyter, Berlino 1936.
  • T. Hartwig: Die Hofschule zu Cassel unter Landgraf Moritz des Gelehrten. Doktortezo, Universitato je Marburgo 1864.
  • Margret Lemberg: Juliane Landgräfin zu Hessen (1587–1643). (= Quellen und Forschungen zur hessischen Geschichte; vol. 90). Darmstadt kaj Marburgo 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]