Morinelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Morinelo
Dotterel71.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius
Specio: C. morinellus
Charadrius morinellus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Morinelo (Charadrius morinellus aŭ pli antaŭe Eudromias morinellus), estas eta vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Oranĝa:Reprodukta zono Blua:Vintrejoj

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en la arkta tundro kaj marbordoj de norda Eŭrazio el Norvegio ĝis orienta Siberio, kaj en taŭgaj montaraj ebenaĵoj kiel en Skotio, la Alpoj, centra Azio kaj lasta tempe la Pireneoj.

Tiu specio estas migranta kaj vintras en mallarĝa zono ekde norda Afriko el Maroko orienten ĝis Irako kaj Irano. Migrantaj haltejoj estas tradiciaj kaj etaj grupoj de morineloj pasas ĉiujare tra tiuj internaj terkulturejoj kaj herbejoj. Vintraj medioj estas mezdezertaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu pluvio estas pli malgranda -21 cm- kaj fortika ol Eŭrazia orpluvio. Ĝi havas rimarkindan blankan superokulan larĝan strion ekde la beko ĝis la nuko kie kuniĝas per vo kun la aliflanka strio; tio okazas en ĉiu plumartipo. La flugiloj estas pintaj kaj senmarkaj. Someraj plenkreskuloj estas nekonfuzeblaj per tiu blanka zono kiu disigas malhelbrunajn fronton kaj kronon disde blankaj vizaĝo kaj gorĝo. Dorso estas bruna -kio helpas kamufladon- kaj same kolo kaj antaŭbrusto separita per alia blanka strio surbrusta disde avelkolora subbrusto kaj ventro kiu iĝas pi kaj pli malhela ĝis nigro kontrastebla kun blanka subvosto. La mallongaj kruroj estas flavaj kaj taŭgaj por kurado kaj la beko mallonga kaj malhela. Kiel en falaropoj kaj male al la plej granda parto de la birdaj specioj, la ino estas pli brila ol la masklo, ĉar tiu lasta prizorgas la kovadon.

Vintre la birdoj perdas la subajn riĉajn sed ankoraŭ estas videbla la superokula kaj iom malpli la brusta blankaj strioj. La birdoj estas pli grizaj. Junuloj estas similaj, sed ili estas iom makulaj dorse.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en simpla surplanka truo -foje kun kelkaj branĉetoj- kie la ino demetas el 2 ĝis 4 ovojn.

Morineloj manĝas insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn kiel helikoj, vermojmoluskoj. Ili estas preditaj laŭ tekniko de kurado kaj haltigado pli ol la alia konstanta manĝoplukado ofta en aliaj vadbirdoj.

La dumfluga alvoko estas milda pjurr. La ino nur simple fajfas ripetece.

Morinelo kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Morinelo estas protektita specio.

Tamen la specio estis delonge konsiderata kiel hejma kaj fidema. Pro tio ĝi estis tro predata por kontraŭleĝa kolektado, kio malpliigis ties nombron.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2