Morisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moriskoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Enŝipigo de moriskoj en Valencio, de Pere Oromig

En la historio de Hispanujo, moriskoj estis la posteuloj de la "kristaniĝintaj", fakte kristanigitaj, islamanoj. Alimaniere dirite estis islamaj hispanoj pli malpli perforte baptitaj ekde la iompostioma rekonkero de arabaj regnoj faritaj de kristanaj konkerantoj en Hispanio ĝis post la unuiga legaro de la Katolikaj Gereĝoj de 14a de februaro de 1502.

Ili estis multnombraj en la Malalta Aragonio (nuna provinco de Teruel) kaj en la sudo de la regno de Valencio. En Kastilio ne estis abundaj laŭ la informoj de la impostado, escepte en la regno de Granado.

Deveno de moriskoj en Granado[redakti | redakti fonton]

Teksto moriska en aljamiado

En 1491 Boabdilo, lasta hispanaraba reĝo, kapitulacas antaŭ la Katolikaj Gereĝoj kaj interkonsilas la forlason de Granado la 25an de novembro. Inter alia oni interkonsentis pri reteno de hispanaraboj de la islama religio kaj posedaĵoj, leĝaro, impostado, instruado, ktp. Tuj post la eniro de la Katolikaj Gereĝoj en Granado oni komencis konvertadon per pacaj metodoj uzataj de Hernando de Talavera, unua episkopo de Granado.

En julio de 1499 la Reĝoj vizitas la urbon Granado, kaj surprizigas ke ankoraŭ la urbo retenas islaman kutimaron kaj pro tio decidas, ke la Kardinalo Cisneros kiu jam partoprenis en la konkero de la regno de Granado, faru la taskon persvadi pli perforte al la konverton. Tiu persekutis ĉefe la antaŭe islamkonvertintojn, la gravulojn kaj la riĉulojn. Foje oni uzis perforton kaj foje ekonomian subpremadon. Tio "efikis" ĉar multaj islamanoj konvertis sin al kristanismo. Ankaŭ oni konfiskis multajn librojn: religiaj estis publike bruligitaj kaj nereligiaj estis transportitaj al la universitato de Alcalá. Oni ne povas scii certe ĉu la kardinalo sekvis precize la instrukciarojn de la reĝoj aŭ agis plej perforte laŭ sia propra opinio.

Plej granda parto tamen pluhavis sian lingvon, kutimaron (vestaro, manĝaro, geedziĝoj, ktp.) kaj kaŝe sian religion. Pruvaĵoj estas la multe trovitaj tekstoj en aljamiado, tio estas skribitaj kastilie sed per araba literaro. Dum la unua duono de la 16a jarcento estis ia toleremo kune kun malfido. La autoritatuloj malaprobis fidelecon al Islamo, kontraŭstarita de la Inkvizicio kaj tolerita samtempe esperante konvertadon.

Ribeloj[redakti | redakti fonton]

Multaj araboj de la granada kvartalo de Albaicino konsideris sin primokitaj kaj pritrompitaj de la kristanoj, ĉar spite la promeso, ke ili rajtos pluhavi sian religion, ili perforte devas konverti sin al kristanismo. Ili protestis kaj petis demision de Cisneros, kiu responde malliberigis la gravulojn inter la araboj. Januare de 1500 oni mortigis oficialulon de Cisneros, kio ekis ĝeneralan ribeladon de islamanoj kaj konvertintojn. Tiu ribelo kontaĝiĝis al la montaro Alpuĥaroj, ĝis Almerio kaj Ronda. La reĝoj kontestis per forta milita subpremado farita de la grafo Tendilla, kiu eĉ volis mortigi ĉiujn moriskojn de la regno de Granado, kion kontraŭis la reĝo Fernando.

Tiun ribelon de la Alpuĥaroj kristanoj profitis por denonci malobeon de islamanoj kontraŭ la pakto de 1491; pro tio aperis la Pragmática aŭ leĝo de 14 de februaro de 1502, kiu ordonis konverton aŭ forpeloj de ĉiuj islamanoj de la regno de Granado. Fakte tio estis la vera malobeo de la pakto de 1491 inter la Katolikaj Gereĝoj kaj la araba reĝo Boabdil.

Konvertado[redakti | redakti fonton]

La araboj de la tuta Hispanio devis iri al preĝejoj por bapti sin, eĉ se ili ne komprenis la kastilian lingvon aŭ la kristanan religion. Se ili ne diris kristanan nomon, oni donis al ili la nomoj de la gereĝoj, Isabel al virinoj, Fernando al viroj. Estis ĝenerala konverto. Post tio la islamanoj jam ne plu estis tiaj oficiale kaj de tiam oni nomis ilin moriscos aŭ moriskoj, vorto kun malestima nuanco.

Por eviti ekzilon plej parto de islamanoj "elektis" konverton. Dum la reĝado de Karlo la 5-a, danke al apogo kaj mono kiun moriskoj donis al la reĝo, ekzistis ankoraŭ ia toleremo pri moroj. Tiele moriskoj restis kiel propra komunumo sen total integriĝo en la tiama hispana socio.

Forpelo de la Moriskoj, de Vicente Carducho (Muzeo de Prado, Madrid)

Tamen alveno de la reĝo Filipo la 2-a akcelis la perfortan konverton de granadanoj kaj timo de novaj ribeloj kondukis al novaj malfidoj. En 1566, Filipo la 2-a malpermesis la uzadon de la arabaj lingvo, vestaro kaj ceremoniaro. Kiam oni klopodos la realigon de tiu leĝaro okazis la ribelo de la Alpuĥaroj (1568-1571), subkomande de Aben Humeya. Post tiu ribelo, sange venkita, la granadanoj moriskoj estis deportataj al La Mancha kaj Kastilio.

Fine de la 16a jarcento la moriska loĝantaro en Hispanio estis ankoraŭ ĉirkaŭ almenaŭ 275,000 homoj. Ili estis ĉefe en la Regno de Valencio, de Aragonio, la kastilia altebenaĵo, Ekstremaduro, Murcio kaj Andaluzio. Ili loĝis ĉefe -sed ne nur- en la kamparo, kie ili konstruis la terkulturan riĉecon de kelkaj el la menciitaj teritorioj laŭ vivkondiĉoj multe pli duraj ol tiuj de la kristana loĝantaro. Post la ribelo de la Alpuĥaroj, predikadon akompanis subpremado.

Malsatataj de la malnovaj kristanoj -laŭ teorio ankaŭ ili estis kristanoj- kaj de la reĝo kiu timis novajn ribelojn kiuj helpus la malamikoj ĉu berberoj ĉu turkoj kaj de la Eklezoi kiu dubis pri ilia sincera konverto, la moriskoj iĝis ekspluatata kaj perfortata minoritato. Multfoje oni parolis pri forpelo, sed tion kontraŭis la aragonaj kaj valenciaj nobeluloj, kiuj profitis el la duonsklavado de la moriskoj.

Finfina ekzilo[redakti | redakti fonton]

Finfine Filipo la 3-a decidis la forpelon en 1609. Tio okazis de tiam ĝis 1616. Eliris el Valencio 118,000 moriskoj, 61,000 el Aragono, 45,000 el Kastilio kaj Ekstremaduro, 16,000 el Murcio kaj 32,000 el Andaluzio. Multaj iris al Maroko, sed aliaj al Italio kaj al Ameriko, ĉefe al Meksikio, Centra Ameriko, Peruo kaj Argentinio.

Konsekvencoj estis malfavoraj por Hispanio kaj ĉefe por la regno de Valencio, kiu perdis kvaronon de la loĝantaro kaj preskaŭ la tutan riĉecon je tritiko kaj sukerkano. Sen paroli pri la perdo de kultura diverseco, kio kompreneble tiam estis nekonata ideo.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni parolas iame en hispanaj amaskomunikiloj ne nur pri la historia okazaĵo, sed ankaŭ pri la situacio de la posteularo de ekzilitaj moriskoj. Oni proponas facilaĵojn por atingi la hispanan civitanecon aŭ oni organizas kulturajn konferencojn ĉefe en la urboj kie ekzistis tia loĝantaro ĉu en Hispanio ĉu en Maroko aŭ en aliaj nordafrikaj landoj.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio[redakti | redakti fonton]

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.
  • Caro Baroja, J. Los moriscos del Reino de Granada. Ensayo de historia social. Istmo. Madrid, 1976.
  • Domínguez Ortiz, A. y Vincent, B. Historia de los moriscos. Vida y tragedia de una minoria. Ed. Revista de Occidente. Madrid, 1978.
  • Gallego Burín, A. y Gámir Sandoval, A. Los moriscos del Reino de Granada según el sínodo de Guadix de 1554. Universidad de Granada, 1996 (facsímil de la edición de 1968).
  • García Pedraza, Amalia. Actitudes ante la muerte en la Granada del siglo XVI. Los moriscos que quisieron salvarse. Universidad de Granada, 2002.
  • Perceval, J.M. Todos son uno. Arquetipos, xenofobia y racismo. La imagen del morisco en la Monarquía Española durante los siglos XVI y XVII. Instituto de Estudios Almerienses. Almería, 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]