Moritz Rugendas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moritz Rugendas
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1802 (1802-03-28)
en Aŭgsburgo
Morto 29-an de majo 1858 (1858-05-29) (56-jaraĝa)
en Weilheim
Lingvoj germana
Loĝloko ValparaisoVeracruzPeruoSantiago de ĈilioAŭgsburgoMeksikurbo
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • litografisto • vojaĝisto
Verkoj View of Valparaíso
View of the Valley of Mexico with Volcanoes and the Texcoco Lake
vdr
Moritz Rugendas
Naskiĝo 28-an de marto 1802 (1802-03-28)
en Aŭgsburgo
Morto 29-an de majo 1858 (1858-05-29) (56-jaraĝa)
en Weilheim
vdr
Moritz Rugendas, foto antaŭ 1852
Militodanco

Johann Moritz Rugendas (naskiĝinta 29-an de marto 1802 en Aŭgsburgo; mortinta la 29-an de majo 1858 je Weilheim (Teck) en Virtembergo) estas pentristo de la 19-a jarcento kaj ido de la grava pentrartista familio Rugendas. Li vojaĝis dum pluraj jaroj mezan kaj sudan Amerikon. Instigite de Alexander von Humboldt li celis bildigi krom la ekzota naturo de Sudameriko ankaŭ la homojn kaj iliajn morojn.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Moritz Rugendas naskiĝis la 29-an de marto 1802 en Aŭgsburgo. Li ricevis edukadon de sia patro, poste de Albrecht Adam, amiko de la familio, kaj pli malfrue ĉe la Akademio de Bildartoj je Munkeno.

La verkmetodo de Rugendas konsistis en tio, ke li unue produktis detalan krajonskizon kun notoj pri la koloreco kaj poste skizon per oleofarboj. El la kombinaĵo de tiu ĉi verkmaterialo li poste komponis pluajn oleofarbajn skizojn kaj finfine detale faritajn pentraĵojn, kiujn li ekipis per figuroj kaj scenoj. Li havis inklinon al naturscienca pripentrado kaj estis sperta kaj lerta liberaera pentristo. Rugendas sciis celtrafe kaj koncize fiksteni la diversajn pejzaĝojn kun iliaj apartaĵoj en siaj bildoj.

Kiam li aĝis 19 jarojn, li akceptis la inviton de barono Georg Heinrich von Langsdorf akompani lian ampleksan sciencan ekspedicion en la regionon de nuna Brazilo kiel desegnisto. Liaj unuaj desegnaĵo do estas nete scienckarakteraj kaj estis uzataj ekde 1822 en Sudameriko. Rugendas revenis tamen en 1825 post kverelo kun Langsdorf al Eŭropo, kie li en Parizo renkontiĝis kun Alexander von Humboldt. Tiu ĉi estis entuziasma de liaj verkoj kaj fariĝis dumvive lia amiko, mentoro kaj patrono. Per helpo de Humboldt Rugendas eldonis la libron Voyage pittoresque dans le Brésil kun 100 litografiaj verkoj liaj.

En 1829/1830 li staciis studocele en Italujo. En 1831 li entreprenis pluan vojaĝon al Ameriko, ĉifoje tamen proprainiciate. Lia celo estis Meksiko, kiun li privojaĝis tri jarojn kaj kiel li precipe sindediĉis al pejzaĝpentrado. De Meksiko li pluvojaĝis al Ĉilio, kie li rondvojaĝis ok jarojn. Tie li okupiĝis intense kun la loĝantaro kaj de ĝia kulturhistorio. Ĉar li treege interesiĝis pri la indiana praloĝantaro, ki vojaĝis en la sudon de la kontinento, kiu ankoraŭ ĝis la dua duono de la 19-a jarcento restis netuŝita de la hispana koloniiga civilizo. Tie li portretis indianojn, kiuj alvenis je la landlimaj postenoj, kaj postlasis per tio detalan pripentradon de la tieaj loĝantoj. En 1847 li vizitis Peruon, Argentinon, Urugvajon kaj denove Brazilon.

Marton de 1847 li atindis Anglujon. En Parizo li provis sensukcese vendi siajn verkojn. Sed nur laŭ iniciato de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavarujo la bavara ŝtato aĉetis en 1848 lian priamerikan verkaron, konsistan el kolekto da 3353 studaĵoj – parte oleofarbaj skizoj, parte akvareloj, parte krajonaĵoj – kompense de ĉiujara pensio. La aĉeton estis rekomendinta komisio de la Akademio de Sciencoj, ĉar la kolekto havas altan sciencan kaj artan valoron. Grandparto de ĉi tiuj verkoj konserviĝis kaj troviĝas nun en la Ŝtata Grafika Kolekto je Munkeno.

La 29-an de majo 1858 Moritz Rugendas mortis malriĉiĝinte en Weilheim an der Teck pro krevita korarterio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • César Aira: Humboldts Schatten. Novelle. Nagel und Kimche, Munkeno kaj Vieno 2003, ISBN 3-312-00321-0.
  • Pablo Diener-Ojeda: Johann Moritz Rugendas. Bilder aus Mexiko. Bildband und Katalog zur Ausstellung Augsburg 1993. Wissner, Aŭgsburgo 1993, ISBN 3-928898-23-X.
  • Renate Löschner: Johann Moritz Rugendas in Mexiko. Malerische Reise in den Jahren 1831–1834. Ausstellung des Ibero-Amerikanischen Instituts Preußischer Kulturbesitz in Berlin 1984/1985. Berlino 1984.
  • Gertrud Richert: Johann Moritz Rugendas. Ein deutscher Maler in Ibero-Amerika. Berlino 1952
  • Gertrud Richert: Johann Moritz Rugendas. Ein deutscher Maler des XIX. Jahrhunderts. Berlino 1959.
  • Christof Metzger/Christof Trepesch: Chile und Johann Moritz Rugendas. Wernersche Verlagsgesellschaft 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sabine Schulze (eldoninto): Gärten: Ordnung – Inspiration – Glück, Muzeo Städel, Frankfurto ĉe Majno & Hatje Cantz Verlag, Ostfildern 2006, ISBN 978-3-7757-1870-7, p. 58