Moroni
El Vikipedio
(Alidirektita el Morono)
| Moroni | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Komoroj | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 60.200 | |
| Geografio | ||
|
|
11°45′S 43°12′O / 11.75°S, 43.2°OKoordinatoj: 11°45′S 43°12′O / 11.75°S, 43.2°O | |
| Horzono | +3 UTC | |
Moroni (arabe موروني Mūrūnī, en Esperanto Morono) estas la plej granda urbo de la komora insularo kaj la ĉefurbo de Unuiĝo de Komoroj. En 2003 la loĝantaro estis ĉirkaŭ 60 200 homoj.[1]
La urbo situas ĉe okcidenta marbordo de insulo Granda Komoro. Moroni estas servata de la Internacia Flughaveno Prince Said Ibrahim (IATA-kodo: HAH). Ekzistas ankaŭ haveno kun regula martransporto ĝis la afrika kontinento kaj aliaj insuloj en la komora insularo, kaj al Madagaskaro kaj aliaj insuloj en Hinda oceano. Eksportaĵoj inkludas vanilon, kakaon kaj kafon. Moroni havas mirindajn marbordojn.