Morris Swadesh
El Vikipedio
Morris SWADESH (MOris SŬAdeŝ, naskiĝis la 22-an de januaro, 1909, mortis la 20-an de julio, 1967) estis usona lingvisto kiu studis kun Edward Sapir.
Swadesh famas pro sia debatveka listo Swadesh, listo de oftaj vortoj kiuj estas bazaj en la plejparto de lingvoj, kiun li kreis por decidi ĉu du lingvoj estas parencaj (kaj se jes, kiom longe antaŭe ili disiĝis). Tiu metodo nomiĝas leksikonstatistiko aŭ lingvokronologio.
