Morso (trinkaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Morso (ruse морс) estas rusa dolĉa refreŝiga nealkohola trinkaĵo, farata el freŝaj aŭ sukerigitaj beroj. Ĝi similas al kompoto, sed kompare al ĝi oni ne kuiras berojn, sed forte dispremas ilin, aŭ simple lasas ilin sukeriĝi kaj poste aldonas akvon al ili sen aldoni plian sukeron. Kvankam eblas uzi multajn fruktojn por morso, oni plej kutime faras nur "bierajn morsojn" (ruse ягодный морс), ekzemple el oksikoko, frago, sorpo kaj aliaj sovaĝe kreskantaj beroj.